Vizitu Forumon

Pecigita Spegulo Denove Kuniĝas

(GMT+08:00) 2014-08-01 10:44:19     Redaktoro:Pluveta

"Spegulo" estas vaste uzata literatura alegorio en la ĉina tradicia literaturo. Literatoroj ĉiam prenas plenan lunon kiel spegulon en siaj verkoj. Spegulo estas ankaŭ uzata por priskribi, ke iu estas senmakula morale. Kelkfoje, se oni diras, ke ies koro estas kvazaŭ spegulo, tio signifas, ke li trapenetras la esencon de iu afero. La idiomaĵo "pecigita spegulo denove kuniĝas" ofte priskribas, ke disigitaj geedzoj reunuiĝas. 

La rakonto okazis en la 9-a jarcento. Tiam en la norda parto de Ĉinio estis la potenca dinastio Sui, dum en la suda, pluraj malgrandaj regnoj. La regno Chen, kies ĉefurbo estis Jiankang (la nuna Nankino), estis unu el ili. La dinastio Sui ĉiam avidis por aneksi tiujn malgrandajn regnojn, kaj tiel unuigi la tutan Ĉinion.

Xu Deyan estis la komandanto de gardistoj de la regno-estro Chen Shubao de la regno Chen kaj edziĝis al la plijuna fratino de la regno-estro, la princino Lechang. La geedzoj vivis feliĉe. Tiam la oficistoj de la regno Chen estis koruptiĝemaj. Pro tio Xu Deyan antaŭvidis, ke la regno pereos. Li do ege maltrankviliĝis.

Iutage li tristamiene diris al sia edzino: "Baldaŭ ekaperos ĥaoso en la mondo. Tiam mi protektos la regno-estron kaj ni geedzoj devigite disiĝos unu de la alia. Tamen se ni vivos, ni certe havos ŝancon revidi unu la alian. Estas plibone, ke nun ni prenu aĵon kiel ateston por nia estonta revidiĝo."

La princino Lechang konsentis pri la opinio kaj propono de sia edzo. Xu Deyan do prenis rondforman kupran spegulon kaj ĝin duonigis. Li tenis pecon kun si kaj donis la alian al sia edzino, ke ŝi bone gardu ĝin. Li diris al sia edzino: "Se ni estos disigitaj, en la 15-a tago de la unua monato ĉiujare vi petu iun vendi ĉi pecon da spegulo en la merkato. Se mi ankoraŭ vivos, mi kompreneble iros al la merkato. Per la atesto de mia peco da spegulo, mi provos rekuniĝi kun vi."

Post nelonge la imperiestro Yang Jian de la dinastio Sui, kiu unuigis la nordan Ĉinion, sendis armeon por ataki la ĉefurbon de la regno Chen. La malgranda regno Chen ne estis rivalo de la potenca malamika flanko, kaj ĝia regno-estro estis mortigita. Xu Deyan forfuĝis aliloken. La imperiestro Yang Jian premiis meritulojn en venko de la regno Chen, tiel la arestita princino Lechang estis donacita al la altaranga oficisto Yang Su kiel kromedzino.

La forfuĝinta Xu Deyan fine informiĝis, ke lia edzino jam estis en la ĉefurbo Daxing (la nuna Xi'an) de la dinastio Sui, li do faris longan penigan vojaĝon tien kaj enketis pri la loĝejo de la edzino. En profunda nokto li ĉiam elprenis la duonan pecon da spegulo, sopirante belan tempon pasigitan kun sia edzo. Ankaŭ lia edzino, la princino Lechang, havante luksan vivon en la oficejo de Yang Su, tamen neniam forgesis sian edzon. Ŝi ofte elprenis la duonan pecan da spegulo kaj rememoris la pasintan tempon. Finfine venis la 15-a tago de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro. Xu Deyan hastis al la homplena merkato. Li vidis, ke iu maljunulo vendas duonan pecon da kupra spegulo kun alta prezo. Kompreneble neniu volis aĉeti duonpecon da spegulo kun tiom alta prezo, la maljunulo do vagis en la merkato tien kaj tien. Xu Deyan pretendis, ke li aĉetos la spegulon, Zorgeme rigardinte ĝin, li konstatis, ke vere ĝi estas tiu duona peco de la edzino! La maljunulo estis servisto de la familio Yang Su kaj vendis la spegulon en la merkato, komisiite de la princino Lechang. Xu Deyan do skribis poemon kaj donis ĝin al la maljunulo, por ke ĉi lasta portu ĝin al la princino Lechang. En la poemo Xu Deyan priskribis, ke la homo foriris kun la spegulo, kaj nun la spegulo revenas, sed ne la homo, kvazaŭ en la luna palaco ne estus Chang'e, sed nur la lumoj de la brila luno.

Vidinte la duonpecon da kupra spegulo konservatan de la edzo kaj leginte la poemon, la princino Lechang ĉiutage larmis kaj ne deziris manĝon aŭ teon. Informiĝinte pri la okazaĵo, Yang Su kortuŝiĝis kaj venigis Xu Deyan. Yang Su redonis la princinon Lechang al Xu Deyan kaj donacis al ili multajn valoraĵojn. La geedzoj finfine reunuiĝis.

Poste oni per "rekuniĝo de spegulpecoj" priskribas, ke geedzoj disigitaj denove kuniĝas, kaj per "rompitaj spegulpecoj malfacile kuniĝas" priskribas, ke pro okjektivaj kialoj geedziĝa paro devigite disiĝas.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto