Vizitu Forumon

Financa kunlaboro inter Ĉinio kaj latinamerikaj landoj

(GMT+08:00) 2014-08-12 10:08:24     Redaktoro:Selena

Antaŭ kelkaj monatoj oficiale malfermiĝis filio de Brazila Banko en Ŝanhajo---la unua filio de la banko en Ĉinio. Ĝi fariĝis la unua latinamerika bankfilio en Ĉinio. La filio iagrade spegulas novan bonŝancon de la financa kunlaboro inter Ĉinio kaj latinamerikaj landoj.

Brazila Banko estas la plej granda banko en Brazilo kaj Latin-Ameriko. En pasintaj dek jaroj, Brazila Banko, kiel aganta centra banko de Brazilo, liveris servon por ĉinaj kaj brazilaj entreprenoj kaj financaj institucioj rilate al ilia komerco. Ĉe la 40-jariĝo de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo, Brazila Banko levis sian agentejon en Ŝanhajo al filio. Bankestro Marcos Fonseca esprimis esperon, ke per la starigo de la filio, oni povos plivastigi spacon de la financa kunlaboro inter Brazilo kaj Ĉinio.

Starigo de la filio estas nur unu prezentiĝo de la financa kunlaboro inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko. En la lastaj jaroj la duflanka financa kunlaboro rapide disvolviĝis kaj reciproka investo tago post tago multiĝis. Ankaŭ ĉinaj bankoj sinsekve rapidigas sian paŝon por ellandiĝi. Ĉina Eksport-Importa Banko kaj Ĉina Disvolvada Banko ne nur monsubtenas ĉinajn entreprenojn, kiuj sin evoluigas en Latin-Ameriko, sed ankaŭ liveras krediton al latinamerikaj landoj por ilia konstruado de bazaj instalaĵoj. Cetere Ĉina Banko kaj Ĉina Industria kaj Komerca Banko sinsekve starigis sian filion en Brazilo kaj Argentino. Parolante pri tio, prezidanto de direkcio de la Ĉina Industria kaj Komerca Banko Jiang Jianqing diris:

"Ni alte atentas novleviĝantan merkaton. Latinamerikaj landoj estas tiaj merkatoj kaj ilia ekonomio rapide kaj stabile evoluas. Cetere ili havas grandsuman komercan kaj investan kontakton kun Ĉinio kaj la du flankoj povas fari akordigon kaj intiman kunlaboron en internaciaj aferoj."

Krom starigo de bank-agentejoj en tiuj respondaj landoj, la plej granda atingo inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko en la financa kunlaboro estas tio, ke ĉina centra banko subskribis interkonsenton kun Brazilo kaj Argentino pri interŝanĝo de tiuj landaj valutoj. Tio signifas, ke brazilaj kaj argentinaj entreprenoj povas pruntepreni renminbi de indiĝenaj financaj institucioj por fari negocon kiam ili importas ĉinajn varojn, anstataŭ uzi usonajn dolarojn kiel perilon; ĉinaj entreprenoj povas ricevi var-monon pagitan per renminbi, kaj tio povas efike eviti danĝeron de la kurzo kaj redukti koston de moninterŝanĝo.

Nuntempe Ĉinio fariĝis la dua granda komerca partnero kaj ĉefa investo-devena lando de Latin-Ameriko, kaj Latin-Ameriko estas regiono kun plej rapida kresko de eksporto al Ĉinio en la mondo. Profesoro Xu Shicheng, esploristo de instituto pri latinamerikaj aferoj sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj indikis, ke sekve de profundiĝo de ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko, la du flankoj havos pli da spaco en kampo de la financa kunlaboro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto