Vizitu Forumon

Forpasis la plej alta viro en la mondo

(GMT+08:00) 2014-09-01 13:12:21     Redaktoro:Xiong Linping

El raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 27a de aŭgusto, 44-jara viro Leonid Stadnyk en la urbo Zhitomyr, meze de okcidenta Ukrainio, antaŭ nelonge forpasis pro cerba hemoragio. Li altis je 2,57 metroj kaj estis rigardata kiel la plej alta homo en la mondo. Ordinara ĉerkveturilo entute ne povis enporti la grandegan ĉerkon por lia kadavro, kaj sekve oni uzis kamionon por transporti ĝin al la tombejo.

Stadnyk estis kamparano. Kiam li aĝis 12 jarojn, li estis operaciita je benigna tumoro en la cerbo. Tamen la operacio tuŝis pituitarion, kiu povas eksciti kreskadon de la korpo. Li do kreskis rapidege. En iu tempodaŭro li kreskis pli ol 20 centimetrojn en ĉiu tria jaro. Plenkreskinte, Stadnyk estis 2,57 metrojn alta, sed li rifuzis akcepti la certigon de la Guinness-libro de Rekordoj, ĉar li opiniis, ke tio estas humiligo. Li ne volis esti rigardata kiel monstro en cirko.

La giganta kresko ĝenis la amovivon de Stadnyk. Tiu neniam edziĝis, zorgante, ke la problemo estus alies vivoŝarĝo. Li iam konfesis: "Por mi la alta korpo estas malbeno, puno de dioj, negratulinda. Mi ne scias, pri kio mi kulpis. La plej granda revo en mia tuta vivo estas la sama kiel aliaj agas."

Al tiu giganto trafikado estis granda problemo. Li foje diris, ke sidante en aŭtobuso, li sentas sin en malgranda aŭto. Tio estas turmento. Eĉ post lia forpaso, li frontis ankaŭ la saman problemon: pro la supera grandeco de la ĉerko oni povis uzi nur kamionon, anstataŭ ĉerkveturilon, por transporti la ĉerkon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto