Vizitu Forumon

Ĉinio faras reformadon pri familia registrado

(GMT+08:00) 2014-09-02 09:50:34     Redaktoro:Selena

El: Su Qianfeng/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

La 30an de julio La Ŝtata Konsilio publikigis dokumenton pri akcelo de reformado de la familia registrado. Tio markis, ke la nova familia registrado estas ekefektivigata. Laŭ la dokumento, Ĉinio malstreĉos restriktojn al la familia registrado kaj fundamente starigos novtipan sistemon, kiu efike subtenos socian administradon kaj publikan servon kaj laŭleĝe garantios la rajtojn kaj interesojn de loĝantoj kaj klopodos por helpi al ĉirkaŭ 100 milionoj da homoj sen urbaj identigaj kartoj setli en urboj kaj urbetoj antaŭ 2020.

En la 80-jaroj de la pasinta jarcento sekve de ĉina urbaniza procezo, malavantaĝo de la duala sistemo de familia registrado laŭgrade aperis kaj la reformado de la familia registrado estis prezentita en la tagordon. Tamen pro multaj faktoroj, ekzemple grandeco kaj loĝantaro de urbo, interligo de bonstato kaj la familia registrado kaj strebo al profito fare de la popolamasoj, la reformado malrapide disvolviĝis en pasintaj jaroj.

Ĉina Ministerio pri Publika Sekureco respondecas pri la familia registrado. Huang Ming, ĉina vicministro pri publika sekureco, diris, ke tio estas programeca dokumento pri reformado de la sistemo en la nuna kaj estonta periodoj.

"La reformado celas tion, ke ĉirkaŭ 100 milionoj da homoj sen urbaj identigaj kartoj setlos en urboj kaj urbetoj kaj laŭpaŝe ĝuos lokajn fundamentajn publikajn servojn. Samtempe necesas establi la novtipan sistemon de familia registrado kaj plenumi unuigan registradon de urbaj kaj neurbaj loĝantoj kaj ĉiuflanke efektivigos sistemon de translokiĝo de la familia registrado al homoj, nur se ili havas leĝan restadejon kaj permanentan loĝadon."

Laŭ la dokumento, malsamaj metodoj estos aplikataj en la sistemo de familia registrado, bazita sur la grandeco kaj loĝantaro de urbo. Huang Ming diris:

"la registaro forigos limigojn al la familia registrado en malgrandaj urboj kaj malstreĉos restriktojn en mezgrandaj urboj. Aŭtoritatoj starigos neniun limigon por tiuj, kiuj volas setli en malgrandaj urboj. Ĉiu, kiu havas leĝan restadejon kaj okupon, povas registriĝi por permanenta loĝado, eĉ portempaj luantoj. La registaro ankaŭ difinos kondiĉojn por la registrado en grandaj urboj."

En la lastaj jaroj nemalmultaj mezgrandaj kaj malgrandaj urboj laŭgrade malstreĉis restriktojn, tamen ili ne altiris al si venon de homoj sen urbaj identigaj kartoj. Responde al tio, ĝenerala sekretario de nacia disvolvada kaj reformada komisiono Li Pumin esprimis, ke mezgrandaj kaj malgrandaj urboj estas gravaj urboj de kamparanaj laboristoj, necesas altigi ilian allogon por akceli disvolviĝon de novtipa urbaniza procezo.

"Necesas plibonigi trafikan kondiĉon de mezgrandaj kaj malgrandaj urboj, solidigi ilian industrian bazon kaj plifortigi konstruadon de bazaj instalaĵoj. Pluraj famaj universitatoj de aliaj landoj estas dissemitaj en mezgrandaj kaj malgrandaj urboj, kaj tiuj urboj ĝuas famon pro tio, sed tio estas malofte vidata en nia lando. Tial necesas racie aranĝi la publikajn riĉfontojn edukan kaj kuracan kaj gvidi elstarajn edukajn kaj kuracajn instituciojn starigi filion en tiuj mezgrandaj kaj malgrandaj urboj."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto