Vizitu Forumon

Wang Zhaojun

(GMT+08:00) 2014-09-03 15:08:10     Redaktoro:Xiong Shan

En la ĉina antikva historio la centra regpotenco de la han-nacieco en la centra Ĉinio ĉiam konfliktis kun periferiaj lokaj regpotencoj de naciminoritatoj. La rimedo por solvi tiajn konfliktojn ofte estis milito. Tamen estis esceptoj, ekzemple la imperiestro edzinigis sian filinon al naciminoritata reĝo, celante pacan ekziston inter la du flankoj.

En la unua jarcento antaŭ nia erao estis la ĉina dinastio Han. Interne de la naciminoritato de hunoj ĉe la sudokcidenta parto de Ĉinio okazis konfliktado por la regpotenco. 5 tribestroj batalis inter si kaj fine restis nur du. Ambaŭ timis, ke la opozicia partio faros atakon koalicie kun la centra dinastio Han. Tiam iu el ili, nomata Huhanxie, venis al Chang'an, ĉefurbo de la dinastio Han. La imperiestro de la dinastio Han varme akceptis lin kaj donis multan grenon al Huhanxie, kiam ĉi lasta reiris al sia propra tribo, eskortate de kavaleriaj soldatoj de la imperiestro. Kun la subteno de la dinastio Han, Huhanxie fine reunuigis la naciminoritaton de hunoj.

Por ke hunoj kaj la dinastio Han estu amikaj de generacio al generacio, en 33 antaŭ nia erao Huhanxie triafoje venis al Chang'an kun la peto, ke la imperiestro edzinigu iun princinon al li. La imperiestro konsentis pri la peto de Huhanxie, tamen li ne volis, ke lia propra filino edziniĝu al tiom fora loko, kie estis la hunoj. Li do sendis iun al palacaj servistinoj kun la mesaĝo: "Kiu volonte edziniĝos al reĝo de hunoj, tiun la imperiestro prenos kiel princinon."

Palacaj servistinoj estis belulinoj el diversaj lokoj de la lando. Enirinte la imperiestran palacon, ili tuj perdis la liberecon. Ili ege deziris forlasi la imperiestran palacon, tamen kiam ili aŭdis, ke la reĝo de hunoj elektos edzinon, neniu el ili volontis.

Iu palaca servistino, nomata Wang Zhaojun, estis ne nur saĝa kaj lernema, sed ankaŭ honesta. Ŝi scipovis verki poemojn kaj ludi muzikajn instrumentojn. Por la amika kunekzistado de la du naciecoj hana kaj huna, ŝi esprimis sian volon edziniĝi al la reĝo de hunoj. Aŭdinte tion la imperiestro ege ĝojis. Li do decidis okazigi solenan nupton por Huhanxie kaj Wang Zhaojun en la ĉefurbo Chang'an.

Huhanxie ĝojegis pri la edzino tiel bela kiel feino kaj prenis ŝin al sia regno. La imperiestro donacis al Wang Zhaojun abundan doton kiel al princino.

Wang Zhaojun surmetis belan ruĝan veston kaj rajdis blankan ĉevalon, eskortate de oficistoj de la dinastio Han kaj de la hunoj. Ŝi venis al malproksima regno de hunoj. Komence ŝi tute ne kutimiĝis al la vivo de la fremda nacieco, tamen ŝi ege klopodis por adaptiĝi al la vivmaniero. Poste ŝi ege harmonie vivis kun la hunoj.

Wang Zhaojun pasigis sian restan vivon en la regno de hunoj, disvastigante la kulturon de la han-nacieco al hunoj. Ankaŭ ŝiaj gefiloj heredis ŝian aferon, daŭre disvolvante la amikajn rilatojn inter la naciecoj hana kaj huna. En la antaŭurbo de Hohhot de la nuna ĉina Interna Mongolio troviĝas Tombejo de Zhaojun, kiu ja estis konstruita de la antikva huna popolo, memore al Wang Zhaojun.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto