Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Septembro 3)

(GMT+08:00) 2014-09-03 18:11:27     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 3-a de septembro. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj, en kiuj vi informiĝos pri tio, ke ĉinaj gvidantoj memorfestis venkan tagon de kontraŭjapana milito; Ukrainio kondamnis Rusion pri publika invado. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinaj gvidantoj merkrede ĉeestis al la ceremonio memoriganta la 69an datrevenon de la Venka Tago de la Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agreso. Tio estis la unua fojo post kiam la leĝdona organo ratifikis oficialan festadon de la tago.

Ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉefministro Li Keqiang kaj aliaj gvidantoj inkluzive de Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan kaj Zhang Gaoli, ĉeestis la ceremonion, kiu okazis matene en la Muzeo de la Milito de la Ĉina Popola Rezisto Kontraŭ Japana Agreso.

La Venka Tago de la Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agreso, ratifikita de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso en februaro, estis oficiale festita la 3an de septembro en Ĉinio.

En la ceremonio prezidata de Li Keqiang, gvidantoj kaj aliaj funkciuloj silente staris kaj prezentis florkorbojn al martiroj, kiuj oferis siajn vivojn en la milito. Post la ceremonio kolomboj estis liberigitaj.

Gvidantoj kaj funkciuloj poste vizitis ekspozicion en la muzeo pri la rilatoj inter Ĉinio kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito.

Marde Ĉinio reasertis la oponon kontraŭ eksterlanda interveno en aferojn de Hongkongo.

Qin Gang, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ripetis en gazetara konferenco oponon de la ĉina registaro kontraŭ ajna eksterlanda enmiksiĝo en internajn aferojn de Ĉinio. "Hongkongo revenis al la patrolando," diris Qin, reasertante, ke Hongkongo estas speciala administracia regiono de Ĉinio, kaj ĝiaj demokratiaj reformoj estas internaj aferoj de Ĉinio.

Li faris la komenton responde al la Brita Brodkasta Kompanio, kiu raportis lunde, ke la Eksterlandafera Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio sendis leteron al sia brita kontraŭparto, kondamnante la esploron pri la stato de demokratio de post la reveno de Hongkongo al ĉina suvereneco en 1997.

Marde Yuan Guoqiang, sekretario de Departemento de Justeco de Hongkongo, diris, ke li esperas, ke hongkongaj civitanoj kaj membroj de la Leĝdona Konsilio povos trankvile, racie kaj praktike pensu pri la universala baloto, informiĝinte pri la decido de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio pri demando rilata al elekto de la ĉefadministranto de Hongkongo per universala baloto kaj pri la metodo por formado de la Leĝdona Konsilio de Hongkonga Speciala Administracia Regiono.

Post renkontiĝo kun Li Fei, ĝenerala vicsekretario de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, kaj kun personoj de la Leĝa Societo de Hongkongo kaj Hongkonga Asocio de Advokatoj, Yuan Guoqiang diris al mediatoj, ke kvankam diversaj organizoj kaj grupoj havas malsamajn opiniojn pri la universala baloto, tamen li esperas, ke ĉiuj konsideros la ĝeneralajn interesojn kaj longtempan disvolvadon de Hongkongo.

Qing Gang, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, marde diris, ke la nuna enketo de Ĉinio pri fremdlandaj kompanioj estas "travidebla kaj justa".

Respondante la demandon, ĉu usonaj firmaoj alfrontas malboniĝantan invest-medion en Ĉinio, Qin diris, ke koncernataj departementoj plene sekvas leĝojn de Ĉinio, kiam ili faras kontraŭtrustan enketon.

"La kontraŭmonopola leĝo ne estas la sola al Ĉinio, sed ekzistas ankaŭ en ĉiuj aliaj landoj," Qin diris, aldonante, ke la agado de Ĉinio celas protekti interesojn de la konsumantoj kaj fari la konkurenceman merkaton pli aperta, justa kaj senpartia.

Li diris, ke Ĉinio ĉiam bonvenigas fremdlandajn firmaojn partopreni en la ĉina merkato same kiel antaŭe, volas krei por ili bonan medion de investado kaj postulas, ke ili observu ĉinajn leĝojn kaj regularojn.

En la lasta semajno Ukrainio senĉese kondamnis Rusion, ke ĝi invadis orientan Ukrainion, kaj bombardis pozicion de la ukraina armeo kaj aliajn celojn. La ukraina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde anoncis, ke Rusio lanĉis publikan invadon al la ukraina teritorio.

Yevgeny Pelebinis, proparolanto de la ukraina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Rusio jam komencis publikan armitan invadon al Ukrainio anstataŭ kaŝitan militon. La rusa armeo daŭrigis pafadon al ukrainaj gardostarejoj, urboj kaj civilaj veturiloj, kaj senĉese invadis aeran teritorion de Ukrainio kaj mobilizis blenditajn armilojn kaj kanonojn al orienta Ukrainio. En tia situacio Ukrainio alprenos ĉiajn rimedojn por plenumi sian nesenigeblan sindefendan rajton, kaj ĝi esperas, ke la internacia komunumo donos al Ukrainio efikajn helpojn por batali kontraŭ la invado de Rusio.

La rusa flanko ĉiam neis la invadon, kaj anoncis, ke neniu rusa soldato partoprenis en la internaj konfliktoj de Ukrainio. Marde rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov deklaris en la gazetara konferenco, ke li esperas, ke Usono persvados Ukrainion solvi la krizon per politikaj rimedoj. Li diris, ke ukraina prezidento Petro Poroshenko vizitos Usonon en la 18a ĉi-monate, kaj tio estos la bona ŝanco por ke Usono atestu, ĉu ĝi volus solvi la ukrainan krizon per politikaj rimedoj.

La Defenda Departemento de Usono marde konfirmis, ke lunde nokte la usona armeo lanĉis aeratakon al kampadejo de al-Shabab de Somalio por elimini Ahmed Abdi Godane, ĉefon de tiu ĉi organizo. John Kirby, proparolanto de la Defenda Departemento, diris tiutage en gazetara konferenco, ke nokte je la 11a horo kaj 20 minutoj laŭ la orient-usona tempo, specialaj trupoj de la usona armeo lanĉis aeratakon al la regiono sude de Mogadiŝo, la ĉefurbo de Somalio. La usona armeo sendis ĉasaviadilojn kaj senpilotajn aviadilojn al la tasko, kaj la atako estis direktita al kampadejo kaj milita veturilo de al-Shabab. La usona armeo uzis la misilon Inferfajro kaj laser-gvidajn armilojn.

Usona prezidento Barack Obama marde rajtigis la Defendan Departementon plu sendi ĉirkaŭ 350 militajn personojn al Irako. La Blanka Domo asertis, ke tio celas protekti diplomatiajn instalaĵojn kaj personojn de Usono en Bagdado.

Josh Ernest, proparolanto de la Blanka Domo, diris en deklaro, ke pro la peto de la Ŝtata Departemento, Obama rajtigis la Defendan Departementon sendi plu militajn personojn al Irako por protekti diplomatiajn instalaĵojn kaj personojn de Usono en Bagdado, tamen ili ne partoprenos en la batalo en Irako. Post kiam ili atingos Irakon, parto de la antaŭe senditaj militistoj retiriĝos el Irako.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto