Vizitu Forumon

Esperanto, lingvo kleriga kaj daŭripova---konigo pri la septembra numero de Esperanto

(GMT+08:00) 2014-09-04 14:36:06     Redaktoro:Li Lu

Venis jam la septembra numero de Esperanto. Foliumante ĝin mi kvazaŭ revenus al la intima etoso de granda familio en Bonaero, Argentino. Temas pri la 99-a UK.

"Ne ploru pri mi, Argentino", la titolo sur la kovrilo de la numero okulfrape rememorigas unu el la artaj aranĝoj de la 99-a UK: la Internacia Vespero, sur kies scenejo sinjorino Neide Barros Rego esperante kantis por la kongresanoj. La kanto restas la plej konata el la muzika teatraĵo titolita Evita, kantata de la ĉefa rolulo, Eva Perón. Ĝi fariĝis preskaŭ himno de Argentino. Dank` al la revuo Esperanto, ni legas la versojn en Esperanto sur la paĝo 181 de ĝia septembra numero (2014).

Nun sekvu min tralegi la revuon. Eĉ ni ne povas panorame rigardi la Argentinan UK, almenaŭ parte sperti la solenan okazaĵon el la legado. Sur la paĝoj 174-175 estas intervjuo sub la titolo Dek Demandoj. Mark Fettes, kiu malfermis sian unuan UK-on kiel prezidanto de UEA, parolas pri niaj universalaj kongresoj. Li taksis la bonaeran Kongreson tiel, "Ĝi havis tre bonan etoson. Tio estis sentebla jam en la inaŭguro kaj poste tra la tuta semajno. Estis abunda kaj entuziasma partopreno en multaj programeroj, ankaŭ en la netradiciaj, kiel la futbalmatĉo. Mi havas la impreson, ke la kongresanoj estis perskaŭ ĉiu tre kontentaj pri la nivelo de la ĉi-jara UK." Vere, oni ĝuis la kulturan etoson daŭripovan en estonta evoluo. Ĉe la rubriko Unua Alineo estas subtitolo: Daŭripovo—kio estas tio? en kiu ni legas:

Laŭ Unesko, evoluo al socioj kun jenaj trajtoj:

*Paco kaj justeco

*Demokratio

*Naturprotektado

*Ekonomio kiu servas homojn kaj naturon.

Ĝuste en tiu kunteksto UEA klopodas situigi sian agadon. En tiu rubriko prezentiĝas kelkaj ideoj pri la daŭripova evoluo en la informado pri Esperanto.( paĝo 173)

Verdire LKK tre bone aranĝis la kongresajn programojn kaj ĝia prezidanto Jorge Entique Cabrera artikolis sub la titolo: Kongresa celo: frateco kaj efikeco, plenigita de pasio kaj espero, sed li klare vidis la gravan taskon de Esperantistoj: "UK-n kvazaŭ elefanton ni tuŝas nur parte. Tuŝi la tuton kaj kompreni ĝin postulas sufiĉan sperton kaj scion, revojn, homajn rimedojn kaj plenan bildon pri nia celaro." (paĝo 182)

Evidente la kongreso estas efika en klerigaj programoj. Laŭ sinjorino Claude Nourmont, la Kleriga Lundo plenas de "Muzaika kaj mozaikaj programeroj. Ŝi aparte menciis en la artikolo du nomojn inter pluraj: Hori Yasuo kaj Ana Montesinos. La antaŭa "klerigis pri japana kaligrafio" kaj la lasta donis "viglan gvidadon". (paĝo 190). Sed en sia alia artikolo sub la titolo Kien la Esperanto-kulturo? ŝi donis kritikon:"La urbo de la UK tradicie estas la jara ĉefurbo de la Esperanto-kulturo. Ĉu ankaŭ en Bonaero? Mi havas fortajn dubojn. …Kio okazis en Bonaero?" Ŝi listigis la malkontentigajn erojn, ekzemple mankis teatraĵo, netroveblas la prezento pri la rezultoj de la Belartaj Konkursoj en la tagordo ktp. Ŝi demandis, "Ĉu ni kuraĝus montri tiun spektaklon al ne-esperanta publiko?" kaj pledas por tio ke" Internacia Arta Vespero montru la zeniton de nia kulturo." (paĝo 186)

Ne nur ŝi elmetis la kritikon sed ankaŭ Humphrey Tonkin dubis, "Ĉu Kalocsay kaj Auld aprobus?" En sia resumo pri la Belartaj Konkusoj 2014, li komentis, ke ekzistas multaj lingvaj eraroj en la kontribuaĵoj por la konkursoj. Li skribis, "Verkoj, en kiuj abundas lingvaj eraroj, donas eviteblan kaj evitindan impreson aŭ de nekompetento aŭ de mallaboremo." Se respondu la titolitan demanon, li proponis, "temas pri du ebloj: vi verkis ion sensacie novan, aŭ… indus tamen iri ekskursi anstataŭ tordi la cerbojn de niaj eminentaj sed kompatindaj juĝantoj." (paĝoj 184-185)

En la rubriko Kalejdoskopo amasiĝas la informoj pri premiadoj nome por la premiitoj en Belartaj Konkursoj, por dekunu elstaraj agantoj, por Marjorie Bulton el la Fondaĵo Grabowski kaj por Stano Marĉek el la Deguĉi. Ni povas legi ankaŭ en tiu-ĉi rubriko subtitolojn "Ekspozicio pri pupoj", "KER-ekzamenoj en Bonaero" kaj aliajn.(paĝoj 178-179)

Nemankas la artikoloj pri lingvistiko en tiu-ĉi numero, sed oni nepre rimarkas, ke unu el la gravaj temoj de ĉi-numero trafas la 60 jariĝon de montevidea rezolucio. Sub la titolo Por ke la mondo nin aŭskultu, la redakcio konigis la 47-an ILEI-konferencon okazintan en Montevideo, al kiu ĉeestis ankaŭ la delegito de Unesko, kaj la intervjuon kun Mirejo Grosjean, prezidantino de ILEI. Estas ankaŭ artikoleto de Rob Moerbeek sub la titolo Unesko-agado—tradukplano. (paĝoj 176-177).

Pri la montevidea rezolucio la redaktoro sinjoro Fabricio Valle en sia malferma artikolo atentigas, ke la 10-an de decembro, 1954 Esperanto brakumis sian gloran momenton: "la plena, ferma kunsido de la Ĝenerala Konferenco de Unesko akceptis la rezolucion favore al Esperanto. Baldaŭ 60 jariĝos kaj kiun ni festos per la jaro Montevideo 60". La artikolo titoliĝas Por Festi la venkon de Montevideo kaj la E-sagaon. Li argumentas, "Ververe, la sagao de Esperanto apenaŭ komenciĝis, ĉar lingvo 126-jara ankoraŭ infanas kaj tiu 60-jariĝonta rezolucio estas nur konfirmo de pli kerna rezolucio, tiu de la praktika vivo, kiu rekonas Esperanton kiel vivantegan internacian lingvon. La jaro Montevideo 60 estu plia mejlŝtono en ĝia historio!" (paĝo 171)

Valle invitas legantojn paroli por festi la 60-an jariĝon rilate al tio, "Kiom funde evoluis la rolo de Esperanto en scienco, kulturo kaj edukado, ekde 1954 ĝis nun? Kion ni pli funde kaj efike povas fari de nun?" Estos spaco por vi en venontaj numeroj de la revuo Esperanto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto