Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Septembro 4)

(GMT+08:00) 2014-09-04 17:09:19     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 4-a de septembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj, en kiuj vi informiĝos pri tio, ke ĉina prezidanto atentigas pri lecionoj de la historio; Putin kaj Poroshenko telefone diskutis pri situacio en Ukrainio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede posttagmeze en la Granda Halo de la Popolo la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la Ŝtata Konsilio kaj la Centra Milita Komisiono de Ĉinio okazigis kunsidon por memorfesti la 69an datrevenon de la Venka Tago de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj de la monda kontraŭfaŝisma milito. Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis en la kunsido: "Historio ne povas esti ripetita, tamen estonteco estas kreebla, kaj ni festas la datrevenon ĝuste por memori la historion kaj atentigi la estontajn generaciojn pri lecionoj de la historio."

Xi Jinping rimarkigis, ke la milito lanĉita de la japana militarismo alportis tragikan katastrofon al la popoloj de Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj, kaj tio estas nerefutebla fakto. La ĉina popolo venkis la arogantan japanan militarismon kaj gajnis la militon danke al la granda nacia spirito kun patriotismo kiel la kerno, kaj dume la Komunista Partio de Ĉinio kiel la ĉefa subtenilo ludis ŝilosilan rolon.

Li emfazis, ke Japanio devas serioze rigardi kaj pritrakti la historiajn problemojn, tiri lecionojn el la historio kaj preni la vojon de paca evoluigo per la sinteno respondeca pri la historio, la popolo kaj la estonteco kaj konforme al la ĝenerala situacio de la amikeco inter la ĉina kaj japana popoloj kaj la stabileco kaj disvolvado de la regiono.

Qin Gang, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, merkrede diris, ke de post la reveno de Hongkong al ĉina suvereneco en 1997, la politiko "unu lando, du sistemoj" kaj "hongkonganoj administras Hongkongon" estis sukcese efektivigita; Hongkongo ne estas tiu antaŭ 1997, kaj ia ajn klaĉo pri aferoj de Hongkongo estas vana.

Tiutage en gazetara konferenco iu ĵurnalisto demandis, kian komenton Ĉinio havas pri la raporto, ke Ĉinio petis Brition nuligi interpelacion pri politikaj reformoj de Hongkongo, kaj tio estis rifuzita de britaj parlamentanoj. Qin Gang respondis: "Aferoj de Hongkongo estas internaj aferoj de Ĉinio, kaj ni oponas ĉiajn intervenojn de iu ajn ekstera forto, kaj tiu ĉi starpunkto estas firma kaj tre klara."

Merkrede rusa prezidento Vladmir Putin telefone konversaciis kun sia ukraina paralelulo Petro Poroshenko. Ili diskutis pri la situacio en Ukrainio kaj interŝanĝis opiniojn pri rimedoj, necesaj por rapide fini la konflikton en orienta Ukrainio.

Avizo publikigita en la retpaĝaro de rusa prezidento rimarkigis, ke Putin kaj Poroshenko diskutis pri la situacio kaj humaneca krizo en Ukrainio, kaj interŝanĝis opiniojn pri rimedoj, necesaj por rapide fini la konflikton en orienta Ukrainio. La avizo asertis, ke la du ŝtatestroj havas tre similajn vidpunktojn pri solvado de la krizo.

La epidemio Ebola pli rapide disvastiĝas en kelkaj landoj de Afriko kaj la situacio estas tre serioza. Merkrede la Monda Organizo pri Sano anoncis, ke pli ol 1 900 homoj mortis pro Ebola. Tio signifas, ke en la lasta semajno pli ol 400 mortis pro la malsano.

La Monda Organizo pri Sano anoncis, ke la epidemio Ebola disvastiĝas de Niĝerio, Liberio, Sieraleono kaj Gvieno al pluraj afrikaj landoj kaj eĉ al aliaj regionoj. La sud-afrika lando Kongo (Kinŝaso) raportis, ke ekzistas epidemio Ebola en tiu lando, kaj 31 homoj mortis pro la malsano. Tamen MOS atestis, ke la epidemio en Kongo (Kinŝaso) ne rilatas al tiu en okcident-afrikaj landoj.

Merkrede usona defenda sekretario Hagel unuafoje malkaŝis, ke pli ol cent usonanoj servas al la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant en Mezoriento, kaj ke en la 25a de tiu ĉi monato usona prezidento Obama prezidos kunvenon de la Sekureca Konsilio de UN por atingi la unuanimecon malhalpi eksterlandajn teroristojn partopreni en konfliktoj de aliaj landoj.

Hagel diris, ke pli ol cent membroj de Islama Ŝtato de Irako kaj Levant havas usonajn pasportojn, kaj tio estas grava minaco al la sekureco de Usono. Li refoje asertis la celon de agado de la usona armeo en Irako, ke li ne eliminas ian ajn eblecon de la agado, tamen la armeo ne sendos terajn trupojn al la batalo. Li aldonis, ke Usono strikte kunlaboras kun Francio, Britio, Kanado, Aŭstralio kaj mezorientaj landoj kaj intencas establi internacian aliancon de la batalo kontraŭ tiu ekstremisma grupo.

La Federacia Rezerv-Sistemo de Usono merkrede publikigis raporton de enketo pri la tutlanda ekonomio, asertante, ke ekde julio milde kaj malrapide kreskis la ekonomio en regionoj administrataj de 12 regionaj revervaj bankoj rekte sub la Federacia Rezerv-Sistemo, kaj la kresko ne havis evidentan ŝanĝiĝon ol antaŭe.

La raporto estis redaktita laŭ freŝaj enketoj de 12 regionaj rezervaj bankoj. Ĝi montras, ke la ekonomio milde kreskis en ses regionoj, inkluzive de Nov-Jorko, Ĉikago, San-Francisko kaj Dalaso kaj malrapide kreskis en Filadelfio, Atlanto, Sankt-Luizo kaj Kansaso. En Bostono kaj Riĉmondo la ekonomio iom boniĝis ol la priskribita en la lasta raporto. Plejparto da regionoj estas optimismaj pri la ekonomia perspektivo.

La Ŝtata Departemento de Usono merkrede anoncis, ke funkciuloj de Usono kaj Irano interkonsiliĝos pri la irana nuklea problemo ĵaŭde kaj vendrede en Ĝenevo.

Komunikaĵo de la Ŝtata Departemento diris, ke la usona delegcio estas sub la gvidado de ŝtata vicsekretario William Burns, kaj la membroj inkluzivas Wendy Sherman, ŝtatan vicsekretarion pri politikaj aferoj, kaj Jacob Sullivan, asistanton de vicprezidento Joseph Biden pri nacia sekureco.

La komunikaĵo diris ankaŭ, ke la duflanka interkonsiliĝo okazos kadre de la nuklea intertrakto inter la sesopo kaj Irano.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto