Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Septembro 5)

(GMT+08:00) 2014-09-05 17:40:25     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping bonvenigas vin al nia hodiaŭa programo. Estas la 5-a de septembro. Unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio festas 60-jaran jubileon de Nacia Popola Kongreso; ukrainaj ribeluloj estas pretaj por kondiĉa batalhalto. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Vendrede matene Ĉinio okazigis konferencon por celebri la 60an datrevenon de la establo de la Nacia Popola Kongreso.
Ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon en la konferenco, okazigita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Konstanta Komitato de la NPK.
Ĉinaj gvidantoj Li Keqiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan and Zhang Gaoli ĉeestis la konferencon en la Granda Halo de la Popolo. La konferenco estis prezidita de Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la NPK.

Vendrede 297 islamanoj el Ningxia-a Huj-a Aŭtonoma Regiono de Ĉinio komencis la vojaĝon al Mekko. Matene ĉirkaŭ la 10-a horo ĉartita aviadilo kun tiuj pasaĝeroj ekflugis en la flughaveno de Yinchuan, ĉefurbo de la aŭtonoma regiono. Ĉi-jare entute 2 833 homoj, inkluzive de medicinistoj, partoprenos en la vojaĝo de haĝo, organizita de la ĉina registaro. Tiu ĉi nombro estas rekorda.

Ĵaŭde en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun belorusa vicĉefministro Anatoliy Tozik, kiu venis al Ĉinio por ĉeesti kunvenon de la ĉina-belorusa Interregistara Komitato de Kunlaboro. Li Keqiang esprimis gratulon pro la sukcesa okazigo de la 1a kunveno de la ĉina-belorusa Interregistara Komitato de Kunlaboro. Li diris, ke en la komenco de la kuranta jaro la dulandaj registaroj deklaris efektivigon de la Plano pri Disvolvado de la Plenampleksa Strategia Partnereco inter Ĉinio kaj Belorusio kaj difinis vojmapon por la kunlaboro en la venontaj kvin jaroj. Tozik diris, ke Belorusio rigardas Ĉinion kiel sinceran amikon kaj fidindan partneron kaj prenas disvolvon de la rilatoj kun Ĉinio kiel unu el la diplomatiaj prioritatoj. Li aldonis, ke la belorusa registaro bonvenigas la ĉinan flankon partopreni en la infrastruktura konstruo de Belorusio kaj atendas investon de pli da ĉinaj kompanioj.

Ĵaŭde gvidantoj de la ukrainaj ribeluloj diris, ke ili ordonos batalhalton, se la ukraina instanco subskribos planon pri politika solvo de la nuna konflikto. Tamen ukraina prezidento Petro Poroshenko esperis, ke la paca plano estos praktikata ekde vendredo. Tiutage la supra ĉambro de la rusa parlamento diris, ke ĝi volas kunlabori kun la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo por solvi la krizon en Ukrainio. Samtempe membroj de NATO decidis helpi Ukrainion kaj plani pli severajn sankciojn kontraŭ Rusio.
Pli frue en tiu tago Poroshenko diris, ke li esperas, ke la tripartia kontaktgrupo subskribos dokumenton pri laŭpaŝa efektivigo de la paca plano vendrede dum kunveno en Minsko. Li aldonis, ke batalhalto estas kerno de la dokumento; se reprezentantoj de la kunveno de la tripartia kontaktgrupo atingos la interkonsenton de batalhalto inter la registaraj trupoj kaj la ribeluloj, li rajtigos gvidanton de la ĝenerala stabejo de la ukraina armeo deklari la duflankan batalhalton.

Ĵaŭde la iraka polico diris, ke tiuvespere en la ĉefurbo Bagdado kaj la norda urbo Kirkuk okazis tri bombatakoj, almenaŭ 15 homoj mortis kaj 69 aliaj vundiĝis. La iraka armeo anoncis, ke 50 membroj de iu vilaĝo en la provinco Kirkuk estis kidnapitaj de militemuloj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant. Persono el la polico de Bagdado diris, ke tiuvespere je la 7a horo kaj 30 minutoj unu suicida atakanto stiris aŭton en la polican kontrolejon de la distrikto Kadhamiya en norda Bagdado kaj eksplodigis kunportitan bombon. La eksplodo mortigis almenaŭ naŭ homojn kaj vundis 35 aliajn. Du horojn poste okazis aŭtobombatako en la strato Saadoun en la centro de Bagdado, ses homoj mortis kaj 17 vundiĝis.

Sigrid Kaag, speciala kunordiganto de la komuna misio de UN kaj la Organizo por Malpermeso de Kemiaj Armiloj, ĵaŭde diris, ke 96% da kemiarmilaj materialoj deklaritaj de la siria registaro estis detruitaj, kaj la restaj 12 kemiarmilaj instalaĵoj estos detruataj ekde oktobro.
Tiutage li raportis al la Sekureca Konsilio de UN pri progreso de la detruo, kaj poste li diris al mediatoj, ke ĉiuj altdanĝeraj materialoj estis detruitaj aŭguste en usona militŝipo, kaj ĝis nun 96% da kemiarmilaj materialoj deklaritaj de la siria registaro estis detruitaj; la komuna misio finos sian taskon en la fino de tiu ĉi monato. Li aldonis, ke ekde la 1a de oktobro la Organizo por Malpermeso de Kemiaj Armiloj kondukos la detruon de la restaj 12 kemiarmilaj instalaĵoj.

Ĵaŭde en Newport, Britio ĝenerala sekretario de NATO Anders Fogh Rasmussen anoncis planon de NATO pri ne-batalaj taskoj post retiro de trupoj el Afganio. Tiutage en Newport inaŭguriĝis la 26a kunveno de gvidantoj de la membroŝtatoj de NATO. En la du-taga kunveno la ĉeestantoj diskutas ĉefe pri situacio en Ukrainio kaj Afganio, pliigo de militaj elspezoj, rilatoj kun Rusio kaj konstruado de militaj fortoj.
Ĵaŭde altnivela funkciulo de Palestino diris, ke la rekonstruo en Gazao estas tre peza tasko kaj bezonas 7,8 miliardojn da usonaj dolaroj laŭ unua taksado.
Tiutage en Ramallah direktoro de la palestina Ekonomia Komitato pri Disvolvado kaj Rekonstruo Mohamed Ishteyah diris en gazetara konferenco, ke rekonstruo de domoj detruitaj de la israela armeo bezonas 2,5 miliardojn da dolaroj, kaj rekonstruo de la elektra centralo de Gazao bezonas almenaŭ 250 milionojn da dolaroj. La resta sumo estos uzata por aliaj rekonstruoj kaj novaj programoj, inkluzive de marhaveno kaj fabriko de marakva sensaligo.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto