Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Septembro 8)

(GMT+08:00) 2014-09-08 16:12:39     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Selena bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 8-a de septembro. Unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj akcentas "kvar respektojn" pri demando de la Suda Ĉina Maro; ambaŭ partioj de konflikto en Ukrainio kulpigas unu la alian pri malobservo de interkonsento pri batalhalto. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi dimanĉe diris, ke koncerne la demandon pri la Suda Ĉina Maro oni devas unue respekti historiajn faktojn, due respketi internaciajn leĝojn kaj regularojn, trie respekti rektan dialogon kaj konsiliĝon inter koncernataj landoj, kaj kvare respekti la klopodojn de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj por paco kaj stabileco de la Suda Ĉina Maro.

Lunde en Kanbero aŭstralia ĉefministro Tony Abbott renkontiĝis kun ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.

Abbott diris, ke la disvolvado de Ĉinio alportas gravan oportunon al diversaj landoj, inkluzive de Aŭstralio, kaj Ĉinio estas grava partnero de Aŭstralio. Li asertis, ke Aŭstralio donas grandan gravecon al la rilatoj kun Ĉinio, volas ekspansiigi kaj profundigi la duflankajn rilatojn kaj kunlaboros plu kun Ĉinio kaj Malajzio pri serĉo de la malaperinta flugo MH370.

Wang Yi diris, ke profundigo de la ĉina-aŭstraliaj rilatoj konformas al la fundamentaj kaj longperiodaj interesoj de la du popoloj, kaj la du flankoj devas senĉese akceli reciprokprofitan kunlaboron kaj bonigi politikan interfidon, kaj tiuj du aferoj devas esti samtempe antaŭenigitaj por meti pli firman bazon de la rilatoj, malfermi pli vastan perspektivon kaj firmigi la strategian partnerecon de la du landoj.

Dimanĉe en Sidnejo ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke Ĉinio kaj Aŭstralio bezonas du flugilojn de reciproka profito kaj interfido, kaj nur tiel la rilatoj inter la du landoj povas flugi pli alten kaj pli foren.

Wang Yi diris tion tiutage, kiam li kaj lia aŭstralia kolego Julie Bishop kune renkontiĝis kun raportistoj antaŭ ĉeesto al la dua diplomatia kaj strategia dialogo inter Ĉinio kaj Aŭstralio. Li emfazis, ke Aŭstralio estas influa granda lando en la regiono kaj unu el gravaj partneroj de Ĉinio en najbara regiono; Ĉinio bonvenigas kaj subtenas Aŭstralion pli bone kompreni Azion kaj integriĝi en Azion kaj volas vidi pozitivan rolon de Aŭstralio kiel ponto inter la oriento kaj la okcidento.

Wang Yi diris, ke ĝenerale la ĉina-aŭstraliaj rilatoj bone disvolviĝas; Ĉinio estas la plej granda partnero de ekonomia kaj komerca kunlaboroj de Aŭsralio, la plej granda fonto de eksterlandaj studentoj en Aŭstralio kaj la plej granda fonto de la aŭstralia turisma enspezo. Li aldonis, ke dum la diplomatia kaj strategia dialogo li diskutos kun la aŭstralia flanko kiel profundigi kunlaboron en tradiciaj kampoj, malfermi novan kunlaboron, nutri novan punkton de kresko, akceli politikan interfidon kaj antaŭenigi strategian kunlaboron.

Ĉinio sukcese sendis la telesensan sateliton Yaogan-21 en difinitan orbiton lunde tagmeze je la 11-a horo kaj 22 minutoj en Taiyuan-a Satelit-Lanĉa Centro.

Samtempe lanĉita en tiu misio estis ankaŭ la satelito Tiantuo-2, dezajnita kaj farita de la Nacia Universitato de Defenda Tekniko kaj pafita per la raketo Long-Marŝo-4B.

Yaogan-21 estos uzata por sciencaj eksperimentoj, esploro de naturaj resursoj, taksado de agrikulturaj plantoj kaj katastrof-redukto, dum Tiantuo-2 estis dezajnita por eksperimentoj de malgranda satelito.

La usona firmao IHS, tutmonda industri-datena kaj analiza kompanio, dimanĉe diris en sia freŝa raporto, ke en 2024, laŭ la anticipita nominala malneta enlanda produkto de 28,25 duilionoj da usonaj dolaroj, Ĉinio fariĝos la plej granda ekonomio de la mondo anstataŭ Usono, kies samtempa malneta enlanda produkto kalkuliĝos al 27,31 duilionoj da usonaj dolaroj. En 2025 la ĉina porcio en la monda ekonomio kreskos de 12% en 2013 ĝis 20%.

La raporto opinias, ke enlanda postulado fariĝos la ĉefa movforto de la ekonomia kresko de Ĉinio kaj eĉ de la tuta mondo. En 2024 la elspezo de ĉinaj konsumantoj kreskos de la nunaj ĉirkaŭ 3 000 miliardoj da dolaroj ĝis 11 000 miliardoj da dolaroj, tio estas, ke la elspezo de konsumantoj kreskos je 7,7% en la venontaj dek jaroj.

La ukraina registaro kaj la ribeluloj en la orienta regiono dimanĉe kulpigis unu la alian pri malobservo de interkonsento pri batalhalto.

La Ukraina Konsilio de Nacia Sekureco kaj Defendo diris, ke la registara armeo strikte observas la interkonsenton pri batalhalto, tamen ribeluloj en iuj orientaj regionoj lanĉis kelkajn atakojn kontraŭ civilaj objektivoj en la ĵus pasintaj 24 horoj.

Vicproparolanto de la konsilio diris tiutage en gazetara konferenco, ke la ribeluloj kelkfoje atakis la registaran armeon, tamen la batalhaltiga mekanismo ankoraŭ estos daŭrigata.

Respondeculo de la "Popola Respubliko de Donecko" diris, ke la registara armeo ne observis la interkonsenton pri batalhalto, kaj tio rezultigis vundiĝon de ribeluloj en kelkaj regionoj; tamen ili ankoraŭ observas la interkonsenton.

La magistrato de Donecko anoncis, ke ekde la dimanĉa frumateno aŭdeblas pafado en ĉiuj partoj de la urbo, kaj la situacio estas tre streĉa.

Usona prezidento Barack Obama dimanĉe diris en televida programo, ke merkrede li detale eksplikos planon pri batalo kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant. En la sama tago la membroŝtatoj de la Araba Ligo venis en akordon pri batalo kontraŭ Islama Ŝtato de Irako kaj Levant.

Obama diris, ke la plano ampleksas ekonomion, politikon kaj militon; en la venontaj kelkaj monatoj Usono ne nur bridos la disvolvadon de Islama Ŝtato de Irako kaj Levant, sed ankaŭ komplete malfortigos ĝin, reprenos el ĝi la okupatan teritorion, kaj fine venkos ĝin. Li emfazis, ke la batalo serĉos apogon de internaciaj kaj regionaj aliancoj. Li reasertis, ke Usono ne sendos terajn trupojn al la batalo.

Tiutage en Kairo kunvenis ministroj pri eksterlandaj aferoj el la membroŝtatoj de la Araba Ligo. Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke ĉiuj membroŝtatoj havas la respondecon tranĉi fonton de monrimedoj de Islama Ŝtato de Irako kaj Levant, fari neniun politikan cedon al ĝi kaj kiel eble plej rapide ellabori siajn kontraŭterorismajn strategiojn.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto