Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Septembro 9)

(GMT+08:00) 2014-09-09 17:35:31     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 9-a de septembro. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke inaŭguriĝis la 18a Ĉina Internacia Foiro por Investo kaj Komerco; Ĉinio kaj Usono preparas por novembra vizito de Obama. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La 18a Ĉina Internacia Foiro por Investo kaj Komerco, kiu altiris 932 delegaciojn el 110 landoj kaj regionoj, inaŭguriĝis lunde en la sudorienta marborda urbo Xiamen.

La kvar-taga foiro, kiu okazas sub la aŭspicioj de la Komerca Ministerio, estas platformo de enlandaj kaj eksterlandaj partoprenantoj por kunlabori kaj esplori komercajn ŝancojn.

Ĉi-jare la foiro havas temojn de la mara Silka Vojo de la 21a jarcento, komerco inter la du bordoj de la Tajvana Markolo, rekta eksterlanda investo, translanda elektronika komerco kaj tiel plu.

Qin Gang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, marde anoncis, ke invitite de taĝika prezidento Emomali Rakhmonov, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la 14an Kunvenon de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo ĵaŭde kaj vendrede en Duŝanbo. Post la kunveno li komencos ŝtatan viziton al Taĝikio, Maldivio, Srilanko kaj Hindio, invitite de ŝtatestroj de tiuj landoj.

Marde en Pekino Zhang Gaoli, vicĉefministro de Ĉinio kaj ĉina prezidanto de la ĉina-rusa komitato de kunlaboro pri investo prezidis la unuan kunvenon de la komitato kune kun sia rusa paralelulo Igor Ivanovich Shuvalov. La du flankoj faris fruktodonan intertrakton pri kunlaboro en investo kaj financo.

Zhang diris, ke la plenampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Rusio estas en la nova periodo de la disvolvado, kaj la komitato okazigis sian unuan kunvenon por komenci tiun ĉi mekanismon de la interregistara kunlaboro, bone efektivigi gravajn interkonsentojn de la du ŝtatestroj kaj fari preparon por la 19a kunveno de ĉina kaj rusa ĉefministroj.

Shuvalov diris, ke la plenampleksa strategia partnereco inter Rusio kaj Ĉinio glate kaj rapide disvolviĝas, kaj en tia situacio intensigo de la kunlaboro en investo estas tre grava por profundigo de la plenampleksa pragmata kunlaboro inter la du landoj. Li diris, ke Rusio volas ludi akcelan, gvidan kaj kunordigan rolon de la komitato.

Lunde en Pekino Yang Jiechi, ŝtata konsilanto de Ĉinio, interparolis kun Susan Rice, konsilisto de usona prezidento pri nacia sekureco.

Yang Jiechi diris, ke julie ĉina prezidanto Xi Jinping telefone interparolis kun sia usona paralelulo Barack Obama, kaj ili konsentis akceli konstruon de la novtipaj rilatoj de grandaj landoj inter Ĉinio kaj Usono. La du landoj okazigis la 6an strategian kaj ekonomian dialogon kaj la 5an altnivelan konsiliĝon pri interhomaj interŝanĝoj kaj akiris gravajn pozitivajn rezultojn. Li diris, ke en la sekva periodo la du flankoj devus serioze efektivigi gravajn interkonsentojn de la du ŝtatestroj, senĉese akceli interfidon, intensigi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj, bone regi diverĝojn kaj sentemajn demandojn kaj garantii sanan disvolvadon de la ĉina-usonaj rilatoj en la direkto de ne-konflikto, reciproka fido, kunlaboro kaj kungajno.

Rice diris, ke por Usono la rilatoj kun Ĉinio estas tre gravaj; Usono metas la rilatojn sur prioritatan lokon kaj volas subteni plu altnivelan dialogon kun Ĉinio, fari plenampleksan kaj profundan diskuton pri la duflankaj, regionaj kaj tutmondaj demandoj, kaj kune klopodi por konstrui la novtipajn rilatojn de grandaj landoj, ĉar tio konformas al interesoj de ambaŭ landoj kaj al interesoj de la internacia komunumo.

Lunde proparolanto de la Ŝtata Departemento de Usono Jen Psaki malkaŝis, ke ĝis nun pli ol 40 landoj diversmaniere intervenis en la irakan situacion. Ŝi diris, ke usona ŝtatsekretario John Kerry marde komencos la viziton al Jordanio kaj Saud-Arabio kaj diskutos kun lokaj gvidantoj pri establo de internacia alianco kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant kaj pri helpoj al opoziciuloj de Sirio.

Psaki diris tiutage en gazetara konferenco, ke la iraka situacio vekis grandan atenton de la internacia komunumo; pli ol 40 landoj donis al Irako humanajn helpojn aŭ provizis la kurdojn en norda Irako per armiloj por ke ili batu la ekstremisman grupon Islama Ŝtato de Irako kaj Levant, kaj ĉirkaŭ 20 el tiuj landoj publikigis siajn agadplanojn. Ŝi aldonis, ke Irano ne estas inter tiuj landoj.

La Nacia Asembleo de Irako lunde aprobis liston de la plejparto de la membroj de la nova kabineto, prezentitan de la nove elektita ĉefministro Haider al-Abad.

289 el la entute 328 membroj de la Nacia Asembleo partoprenis en la voĉdono, kaj la listo de 27 homoj estis aprobita. Pro diverĝoj inter politikaj grupoj, al-Abad ne proponis kandidatojn por defenda ministro, ministro pri internaj aferoj kaj aliaj ŝlosilaj postenoj. Tamen li promesis, ke li plenumos la kandidatigon ene de unu semajno.

Post la voĉdono al-Abad kaj aliaj membroj de la nova kabineto ĵuris enoficiĝon.

Lunde vespere prezidanto de Eŭropa Konsilio Herman Van Rompuy faris deklaron, ke estis adoptita nova pako da pluaj sankcioj kontraŭ Rusio.

La deklaro diris, ke la nova pako da sankcioj profundigos la restriktajn rimedojn kontraŭ Rusio por antaŭenpuŝi ŝanĝon de kurso en la rusa ago malstabiliganta Ukrainion.

La deklaro malkaŝis neniun detalon de la novaj sankcioj. Tamen laŭ la letero, vendrede publikigita de Herman Van Rompuy kaj Jose Manuel Durao Barroso, la enhavoj de la novaj sankcioj tuŝas kapital-merkaton, defendon, militajn kaj civilajn produktojn kaj sentemajn teknikojn. Ankaŭ iuj funkciuloj de Donecko, Luhansko, Krimeo kaj Rusio estis enskribitaj en la liston de la sankcioj.

La nova pako da sankcioj validiĝos post kiam ĝi estos publikigita en oficiala bulteno de Eŭropa Unio. La deklaro asertis, ke tio celas doni tempon por taksi efektivigon de la batalhaltiga interkonsento kaj la paca plano de Ukrainio, kaj EU ekzamenos ĉiujn aŭ parton de la sankcioj laŭ la situacio.

Rusa mediato lunde raportis, ke rusa ĉefministro Dmitry Medvedev diris, ke Rusio devigite aplikos kontraŭrimedojn, se ĝi estos submetita al novaj sankcioj en la kampoj de energio kaj financo. Li sugestis, ke Rusio eble malpermesos al pasaĝeraviadiloj de okcidentaj kompanioj transflugi ĝian teritorian aeron.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto