Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Septembro 10)

(GMT+08:00) 2014-09-10 17:31:52     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10-a de septembro. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto vizitis instruistojn antaŭ la Instruista Tago; okazos internacia konferenco pri paco kaj stabileco de Irako. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde, la antaŭtagon de la 30a Instruista Tago en Ĉinio, prezidanto Xi Jinping alvokis, ke organoj de la partio kaj diversnivelaj registaroj faru instruadon la plej respektata laboro en Ĉinio.

Xi Jinping faris parolon tiutage en la Pekina Instruista Universitato, kie li vizitis laboratoriojn kaj klasĉambrojn kaj interparolis kun studentoj kaj instruistoj. Li diris, ke plibonigo de eduko kaj prospero de la nacio bezonas instruistojn kun sana moralo, granda lerteco de instruado kaj plena vigleco.

Marde en la Granda Halo de la Popolo ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Susan Rice, konsilisto de usona prezidento pri nacia sekureco.

Xi Jinping petis Susan Rice transdoni liajn saluton kaj bondeziron al prezidento Barack Obama. Li emfazis, ke plifortigo de kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono estas pli grava en la nuna kompleksa kaj ŝanĝiĝema internacia situacio; Ĉinio volas klopodi kune kun Usono por konstrui la novtipajn rilatojn de grandaj landoj kaj garantii sanan disvolvadon de la rilatoj en la direkto de ne-konflikto, reciproka respekto, kunlaboro kaj kungajno. Li akcentis, ke la du landoj devas fortigi dialogon, akceli reciprokan komprenon, respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, bone trakti diverĝojn kaj redukti konfliktojn. Li diris, ke li atendas la ĉeeston de Obama al la Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de la Membroj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro novembre en Ĉinio, kaj li volas interŝanĝi opiniojn kun Obama pri la ĉina-usonaj rilatoj kaj pri gravaj demandoj.

Susan Rice transdonis al Xi Jinping saluton de Obama. Ŝi diris, ke Obama estas konvinkita, ke la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio estas unu el la plej gravaj duflankaj rilatoj en la mondo, kaj solvado de tutmondaj demandoj kaj defioj bezonas kunlaboron de la du landoj. Ŝi asertis, ke Usono firme klopodos por fortigi kunlaboron kun Ĉinio, akceli konstruadon de la novtipaj rilatoj de grandaj landoj. Ŝi diris, ke ŝi tute konsentas kun Xi Jinping pri lia aserto, ke la novtipaj rilatoj de grandaj landoj inter Ĉinio kaj Usono estas kvazaŭ domego, kaj Usono volas klopodi kune kun Ĉinio por solidigi la bazon de la domego.

Merkrede en Pekino Ma Xiaoguang, proparolanto de la Oficejo de la Ŝtata Konsilio pri Tajvanaj Aferoj, diris, ke lastatempe dum la vizito en Usono Zhang Zhijun, direktoro de la oficejo, diris, ke li esperas, ke Usono estos fidela al la politiko de unu Ĉinio kaj al la tri komunaj komunikaĵoj de la du landoj, subtenos plu pacan disvolvadon de la rilatoj inter la du bordoj de la Tajvana Markolo, kaj konvene pritraktos koncernajn demandojn por aldoni novan energion kaj akceli strategian interfidon de la du landoj kaj konstrui la novtipajn rilatojn de grandaj landoj.

Ma Xiaoguang diris tiutage en gazetara konefrenco, ke de la 2a ĝis la 6a de septembro Zhang Zhijun faris laborviziton al Usono, kaj dum la restado li renkontiĝis kun fukciuloj de la Ŝtata Departemento kaj Blanka Domo, eksaj altranguloj kaj famaj kleruloj, kaj kunsidis kun ĉinoj en Nov-Jorko kaj San-Francisko. Zhang Zhijun konigis al la usona flanko la atingojn de la rilatoj inter du bordoj de la Tajvana Markolo en la pasintaj ses jaroj. Li emfazis, ke paca disvolvado de la rilatoj inter la du bordoj utilas al la ĉina-usonaj rilatoj.

Marde en Tianjin ĉina ĉefministro Li Keqiang kunsidis kun pli ol 200 personoj, inkluzive de respondeculoj de pintklasaj internaciaj firmaoj kaj reprezentantoj de esplorinstitucioj kaj mediatoj, kiuj ĉeestis la Someran Davos-Forumon.

Li Keqiang diris, ke fronte al tre kompleksa situacio Ĉinio senĉese novigis pensadon kaj manieron de makroreguligo, substrekante direktitan reguligon kaj strukturan reguligon, kaj pro tio la ekonomio stabile funkciis. Li diris, ke la ĉina ekonomio estas potenciala kaj tendencas al longperioda bona disvolvado. Li aldonis, ke Ĉinio pluigos la kontinuecon kaj stabilecon de makroekonomia politiko, bone plenumos direktitan reguligon kaj faros konvenan antaŭkutimigon kaj etan reguligon en taŭga tempo.

Merkrede matene en Tianjin ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia albana kolego Edi Rama, kiu venis al Ĉinio por ĉeesti la Someran Davos-Forumon.

Li Keqiang emfazis, ke Ĉinio alte taksas la tradician amikecon kun Albanio, kaj volas preni la 65an datrevenon de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kiel la oportunon por fortigi altnivelan komunikadon kun Albanio, efektive antaŭenigi pragmatan kunlaboron de la du landoj en diversaj kampoj kaj fari la rilatojn kaj kunlaborojn pli fruktodonaj. Li rimarkigis, ke la ekonomioj de la du landoj estas forte interkompletigaj, kaj la kunlaboro havas vastan perspektivon en la kampoj de energio, minaĵa produkto, agrikulturo kaj infrastruktura konstruo.

Rama diris, ke la rilatoj inter la du landoj bone disvolviĝas, kaj programoj de kunlaboro estas stabile antaŭenigataj. Li akcentis, ke Albanio volas profundigi la tradician amikecon kun Ĉinio kaj grandigi reciprokprofitan kunlaboron. Li aldonis, ke la albana registaro bonevenigas ĉinajn firmaojn investi en Albanio kaj volas doni al ili oportunon.

La franca prezidentejo marde publikigis avizon, anoncante, ke franca prezidento François Hollande konfirmis, ke en la venonta lundo en Parizo okazos internacia konferenco pri paco kaj stabileco de Irako.

Tiutage Hollande telefone konversaciis respketive kun iraka prezidento Muhammad Fuad Masum kaj ĉefministro Haider al-Abad. La avizo diris, ke vendrede Hollande vizitos Irakon, kaj li esprimos la apogon de Francio al Irako en la batalo kontraŭ la terorisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant kaj subtenon al la rekonstruo de jurŝtato de Irako. La avizo asertis, ke dum la telefona konversacio kun al-Abad, Hollande esprimis bonvenon al la nove organizita registaro de Irako.

La 68a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj adoptis la rezolucion intertrakti pri leĝa kadro por restrukturado de suverena ŝuldo por bonigi la internacian financan sistemon.

La rezolucio estis voĉdone adoptita per la rezulto de 124 favoraj voĉoj, 11 sindetenoj kaj 41 negativaj voĉoj. La rezolucio emfazas, ke ĝustatempa akordiĝo pri efika, plenampleksa kaj longedaŭra solvo de la demando pri suverena ŝuldo en evoluantaj landoj havas aparte gravan signifon por akceli inkluzivan kreskon de la ekonomio kaj disvolvadon de tiuj landoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto