Vizitu Forumon

Pozitiva ŝanĝiĝo de ĉina ekonomio prezentiĝas en struktura perfektiĝo

(GMT+08:00) 2014-09-10 20:48:22     Redaktoro:Xiong Linping

La 10an de septembro en sia salutparolo ĉe la oka somera Davos-forumo la ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke ĉi-jare Ĉinio dinamike movas la reformadon, energie reĝustigas la strukturon, forte plibonigas la vivon de la popolo, kaj sekve, la ekonomio funkcias stabile.

Li Keqiang rimarkis, ke en la antaŭa duonjaro la ĉina ekonomio kreskis je 7,4%; kaj en la daŭro de januaro ĝis aŭgusto novaj pliigitaj dungitoj nombras sin je pli ol 9,7 milionoj, nome, pli multas je 10 mil dungitoj ol en la sama periodo de la pasinta jaro.

Li Keqiang aldonis, ke pozitiva ŝanĝiĝo de la ĉina ekonomio prezentiĝas ne nur en la multiĝo de novaj dungitoj kaj la pliiĝo de la enspezo de loĝantoj, sed ankaŭ en la perfektiĝo de strukturo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto