Vizitu Forumon

Ĉina prezidanto vizitis instruistojn

(GMT+08:00) 2014-09-10 15:49:05     Redaktoro:Pluveta

Marde, en la antaŭtago de la 30a Instruista Tago en Ĉinio, prezidanto Xi Jinping alvokis, ke organoj de la partio kaj diversnivelaj registaroj faru instruadon la plej respektata laboro en Ĉinio.

Xi Jinping faris parolon tiutage en la Pekina Instruista Universitato, kie li vizitis laboratoriojn kaj klasĉambrojn kaj interparolis kun studentoj kaj instruistoj. Li diris, ke plibonigo de eduko kaj prospero de la nacio bezonas instruistojn kun sana moralo, granda lerteco de instruado kaj plena vigleco.

Li rimarkigis, ke la graveco de instruistoj kuŝas en tio, ke ili modlas la animon,  forĝas la vivon kaj prilaboras la homon. Li diris, ke estas feliĉe, se iu renkontus bonan instruiston; estas honoro por lernejo, se ĝi havus eminentajn instrustojn; kaj estas espero por nacio, se al ĝi neniam mankus eminentaj instruistoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto