Vizitu Forumon

Xu Qiliang intervidiĝis kun kipra nacidefenda ministro

(GMT+08:00) 2014-09-11 20:37:26     Redaktoro:Xiong Linping

Ĵaŭde posttagmeze Xu Qiliang, vicprezidanto de la Centra Milita Komisiono de Ĉinio, en la domo Bayi intervidiĝis kun la kipra nacidefenda ministro Christoforos Fokaides.

Xu Qiliang diris, ke Ĉinio kaj Kipro estas bonaj amikoj; Ĉinio volas kune kun Kipro fortigi interkomunikadon, ĉiam pliigi interkomprenon kaj interfidon, kaj movi la duarmeajn rilatojn ĉiam antaŭen.

Fokaides rimarkis, ke Kipro sekvas la politikon pri unu Ĉinio, atentas disvolvi la dulandajn rilatojn, kaj volas kune kun Ĉinio klopodi por pluapaŝe fortigi interŝanĝon kaj kunlaboron de la dulandaj armeoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto