Vizitu Forumon

Ĉinio refutas raporton pri konflikto inter fiŝkaptaj boatoj

(GMT+08:00) 2014-09-11 09:01:39     Redaktoro:Pluveta

Hua Chunying, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, merkrede refutis raporton, ke ĉina fiŝkapta boato konfliktis kun vjetnama boato en la akvoj de la insularo Xisha en la Suda Ĉina Maro. Ŝi diris, ke la vjetnama kritiko estas tute senbaza.

Hua diris tiutage en gazetara konferenco, ke la 15an de aŭgusto unu vjetnama fiŝkapta boato kontraŭleĝe eniris la akvojn de la ĉina insularo Xisha kaj kaptis fiŝojn per dinamito. Ŝi diris, ke ĉinaj leĝobeigaj personoj suriris la vjetnaman boaton por inspekto kaj konfiskis la dinamiton.

Hua diris, ke la akvoj de la insularo Xisha estas nekontesteblaj sub la jurisdikcio de Ĉinio. Ŝi urĝis la vjetnaman flankon fortigi kontrolon al siaj fiŝkaptaj ŝipoj kaj haltigi ilian kontraŭleĝan fiŝkaptadon en la akvoj de la ĉina insularo Xisha.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto