Vizitu Forumon

Vizito al la unua moderna lernejo en Tibeto

(GMT+08:00) 2014-09-11 10:15:28     Redaktoro:Pluveta

En 1951, fondiĝis Eksperimenta Elementlernejo Changdu en Tibeto. Ĝi estas la unua moderna lernejo en Tibeto. La lernejo signifas komenciĝon de tibeta moderna edukado. En la pasintaj 63 jaroj, la lernejo trejnis 10 milojn da talentuloj scipovantaj paroli kaj la tibetan lingvon kaj la hanan lingvon. Oni nomas la lernejon Lulilo de Tibetaj Talentuloj.

Eksperimenta Elementlernejo de Changdu situas en la centra regiono de la urbo Changdu. Enirinte en la lernejon oni povas vidi 2 novajn tibetstilajn instrudomegojn. En la lernejo estas 33 klasoj kaj pli ol 1 800 lernantoj. Estro de la lernejo Zhang Jiuling gvidis raportistojn viziti la klasĉambrojn kaj instalaĵojn, kiuj estas tiel bonkvalitaj kiel en lernejoj de grandaj urboj.

En la elemetlernejo 90% de la lernantoj estas tibetanoj. Inter 130 instruistoj 90 estas tibetanoj. Raportisto surpriziĝas pri tio, ke la instruistoj kaj lernantoj en la lernejo povas glate paroli la hanan lingvon. Pri tio Zhang Jiuling diris, ke dum la instruado oni alte taksas kaj la tibetan lingvon kaj la hanan lingvon.

"Ekzemple, la lecionoj de la hana lingvo estas 8 instruhoroj, kaj la lecionoj de la tibeta lingvo ankaŭ estas 8 instruhoroj. La lernejo donas saman atenton al la du lingvoj."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto