Vizitu Forumon

Guan Zhong kaj Bao Shuya

(GMT+08:00) 2014-09-12 09:50:13     Redaktoro:Xiong Shan

Bao Shuya

Guan Zhong kaj Bao Shuya estis bonaj amikoj en la 7-a jarcento antaŭ nia erao. Tiutempe estis la periodo de Printempo kaj Aŭtuno de la dinastio Zhou. Guan Zhong estis malriĉa, dum Bao Shuya relative riĉa. Tamen ili komprenis kaj konfidis unu la alian. En la juneco ili kune faris komercadon. Guan Zhong investis malgrandan kapitalon, sed prenis pli da dividendo ol Bao Shuya. Ĉi lasta neniom ĉagreniĝis, ĉar li sciis, ke Guan Zhong devas vivteni grandan familion. Kelkfoje Guan Zhong proponis al Bao Shuya por ion fari, sed ja fuŝis. Bao Shuya neniom koleriĝis, sed konsolis: "Ni ne sukcesis, ne pro tio, ke via propono estis malbona, sed la ŝanco estis ne matura. Ne ĉagreniĝu!" Guan Zhong trifoje fariĝis oficisto, sed ĉiufoje estis eksigita. Bao Shuya opiniis, ke tio ne estas pro nekapableco de Guan Zhong, sed pro tio, ke Guan Zhong ne renkontis iun, kiu aprecas lian talenton. Guan Zhong iam estis en la armeo, sed li forkuris de la batalkampo. Bao Shuya ne mokis lin. Li sciis, ke Guan Zhong forkuris de la batalkampo pro tio, ke li maltrankviliĝis pri sia maljuna patrino en la hejmo.

Poste ambaŭ Guan Zhong kaj Bao Shuya fariĝis politikistoj. Tiam la regno Qi estis en kaoso. La princoj, por eviti katastrofon, forfuĝis al aliaj regnoj. Guan Zhong subtene helpis Princon Jiu en la regno Lu, dum Bao Shuya, Princon Xiaobai en la regno Ju. Post nelonge en la regno Qi okazis tumulto kaj la regnoestro estis mortigita. Vidante, ke la regno Qi ne havas regnoestron, ambaŭ Princo Jiu kaj Princo Xiaobai hastis al la regno Qi por preni la tronon. La du princoj renkontiĝis unu kun la alia survoje. Por ke Princo Jiu surtroniĝu, Guan Zhong pafis sagon al Princo Xiaobai. La sago trafis la zonon de Xiaobai sed ĉi lasta neniom vundiĝis. Fine Xiaobai fariĝis la regnoestro.

La nova regnoestro tuj mortigis Princon Jiu kaj arestis Guan Zhong. Li volis, ke Bao Shuya fariĝu ĉefministro kaj helpu lin en administrado de la regno. Bao Shuya tamen opiniis, ke li ne havas la kapablon esti ĉefministro. Li do foje kaj refoje rekomendis Guan Zhong, kiu ankoraŭ estas en la malliberejo. Bao Shuya diris: "Rilate administradon de la ŝtato, mi ne estas tiom kapabla kiom Guan Zhong. Li estas bonkora, lojala, honesta kaj sincera kaj lertas ne nur en ellaborado de administraj sistemoj, sed ankaŭ en direktado de armeo. Se via reĝa moŝto deziras bone administri la ŝtaton, vi do nomumu Guan Zhong kiel ĉefministron."

La regnoestro de Qi malkonsentis: "Guan Zhong tiam pafis sagon al mi kaj preskaŭ mortigis min. Mi jam lasis lin viva. Ĉu mi ankoraŭ nomumos lin ĉefministro?"

Bao Shuya tuj respondis: "Kleraj reĝoj neniam memoras ies malbonojn. Tiam Guan Zhong pafis sagon al via reĝa moŝto por sia mastro Princo Jiu. Se via reĝa moŝto ĉefministrigos lin, li kompreneble volonte faros ĉion por vi."

La regnoestro de Qi fine akceptis la proponon de Bao Shuya kaj nomumis Guan Zhong kiel ĉefministron. Bao Shuya volonte fariĝis asistanto de Guan Zhong. Sub la komuna klopodado kaj administrado de Guan Zhong kaj Bao Shuya, la regno Qi fariĝis la plej forta inter ĉiuj regnoj.

Post la forpaso de Bao Shuya, Guan Zhong ploregis antaŭ lia tombejo. Rememorante la komprenon kaj subtenon de Bao Shuya, Guan Zhong suspiris: "Kiam mi helpis Princon Jiu kaj fiaskis, aliaj oficistoj estis volonte mortigitaj pro lojaleco, dum mi estis volonte arestita. Bao Shuya ne mokis min pro mia fleksebleco. Li sciis, ke mi zorgas ne pri portempa famo sed pri la estonteca granda afero. Miaj gepatroj naskis min, sed estis Bao Shuya, kiu plej bone komprenis min!"

La profunda amikeco inter Guan Zhong kaj Bao Shuya estas cirkulanta en Ĉinio de generacio al generacio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto