Vizitu Forumon

Priprocesataj kvar suspektatoj pri terorista atako en Kunming

(GMT+08:00) 2014-09-12 14:29:05     Redaktoro:Yu Rongkang

Kvar homoj suspektataj pri la terorista atako ĉe la fervoja stacio en Kunming sin prezentis antaŭ la tribunalo vendrede matene en la provinco Yunan, sudokcidenta Ĉinio. La Meznivela Popola Juĝejo de Kunming komencis publikan juĝon pri tiu kriminala afero.

La 1an de marto de la kuranta jaro grupo da atakantoj armitaj per tranĉiloj atakis civilulojn ĉe la fervoja stacio de la provinca ĉefurbo, kaj tio rezultigis morton de 31 homoj kaj vundiĝon de 141 aliaj. La polico mortpafis kvar el la atakantoj kaj kaptis la kvar ceterajn, kiuj nun estas antaŭ la tribunalo.

La Popola Prokurorejo de Kunming konstatis, ke la suspektatoj organizis, gvidis aŭ partoprenis la atakon kaj intencan hommortigon. Persekutantoj akuzas Iskandar Ehet, Turgun Tohtunyaz kaj Hasayn Muhammad pri organizado kaj gvidado de terorista grupo kaj intenca hommortigo. Patigul Tohti estas akuzata pri partopreno en la atako kaj intenca hommortigo.

Deputitoj de Popola Kongreso, komitatanoj de Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj iuj viktimoj aŭ iliaj parencoj ĉeestis la juĝadon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto