Vizitu Forumon

Novaĵoj (Septembro 12)

(GMT+08:00) 2014-09-12 17:44:48     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12-a de septembro. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ŝtatestroj de membroŝtatoj de Ŝanhaja Kunlabora Organizo kunvenas en Duŝanbo de Taĝikio; EU kaj Usono proklamis novajn sankciojn kontraŭ Rusio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Vendrede en Duŝanbo de Taĝikio inaŭguriĝis la 14a Kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ŝtatestroj de aliaj membroŝtatoj ĉeestis la kunvenon. Emomali Rakhmonov, prezidento de la gastiganto-lando Taĝikio, prezidis la kunvenon.

Laŭ horaro de la kunveno, unue okazas malgrandskala interparolado inter la ŝtatestroj, kaj poste gvidantoj de la membroŝtatoj kaj observanto-landoj de la organizo kaj gastoj de la prezidanto-lando ĉeestas grandskalan interparoladon. Ĉina prezidanto Xi Jinping faros parolon en la kunveno.

Ĵaŭde en Duŝanbo ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin kaj mongola prezidento Tsakhya Elbegdorg.

Prezidanto Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio, Rusio kaj Mongolio estas bonaj najbaroj kaj partneroj. Fone de la nuna komplika situacio internacia kaj regiona, la tri ŝtatestroj unuafoje renkontiĝis kaj kontaktiĝis pri kune zorgataj kunlaboroj.

Xi Jinping montris, ke la propono pri silkvoja ekonomia koridoro, elmetita de Ĉinio, akiris pozitivan respondon de Rusio kaj Mongolio. Li proponis konstrui ĉina-mongola-rusan ekonomian koridoron, fortigi konstruadon de fervojoj kaj ŝoseoj, oportunigi transporton, stimuli kunlaboron de translandlima transporto kaj praktiki pragmatajn kunlaborojn sur la kampoj de turismo, mediprotekto, katastrof-redukto kaj aliaj.

Prezidento Vladimir Putin opiniis, ke la propono pri konstruado de silkvoja ekonomia koridoro, elmetita de Ĉinio, liveras novajn gravajn ŝancojn al kunlaboro inter Ĉinio, Mongolio kaj Rusio.

Prezidento Tsakhya Elbegdorg elmetis, ke Mongolio strategie atentas la rilatojn kun Ĉinio kaj Rusio. La vizitoj de prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Vladimir Putin al Mongolio akcelis la rilatojn inter Mongolio kaj Ĉinio kaj inter Mongolio kaj Rusio. Mongolio esperas fortigi kunlaboradon kun Ĉinio kaj Rusio kaj kun Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, kaj aktive partopreni en regionaj aferoj.

Kvar homoj suspektataj pri la terorista atako ĉe la fervoja stacio en Kunming sin prezentis antaŭ la tribunalo vendrede matene en la provinco Yunan, sudokcidenta Ĉinio. La Meznivela Popola Juĝejo de Kunming komencis publikan juĝon pri tiu kriminala afero.

La 1an de marto de la kuranta jaro grupo da atakantoj armitaj per tranĉiloj atakis civilulojn ĉe la fervoja stacio de la provinca ĉefurbo, kaj tio rezultigis morton de 31 homoj kaj vundiĝon de 141 aliaj. La polico pafmortigis kvar el la atakantoj kaj kaptis la kvar ceterajn, kiuj nun estas antaŭ la tribunalo.

La Popola Prokurorejo de Kunming konstatis, ke la suspektatoj organizis, gvidis aŭ partoprenis la atakon kaj intencan hommortigon. Persekutantoj akuzas Iskandar Ehet, Turgun Tohtunyaz kaj Hasayn Muhammad pri organizado kaj gvidado de terorista grupo kaj intenca hommortigo. Patigul Tohti estas akuzata pri partopreno en la atako kaj intenca hommortigo.

La rusa naturgasa kompanio Gasprom ĵaŭde diris, ke en la venontaj kelkaj semajnoj ĝi intertraktos kun la ĉina flanko pri la okcidenta itinero de rusa-ĉina pipelino, kaj la intertrakto eble nelonge daŭros.

Ĵaŭde, Herman Van Rompuy, prezidanto de la Eŭropa Konsilio, deklaris, ke en la 12a de septembro ekvalidos nova pako da sankcioj kontraŭ Rusio. En la sama tago, usona prezidento Barack Obama proklamis fortigi sankciojn kontraŭ Rusio rilate financon, energion kaj defendon.

Laŭ koncerna dokumento de la Eŭropa Konsilio, la rusa aliro al la kapital-merkato de EU estos pli multe limigita pro la novaj sankcioj. Cetere, pliaj 24 rusoj estos malpermesitaj eniri en Eŭropan Union, kaj iliaj aktivoj en EU estos frostigitaj.

Samtage, usona prezidento Barack Obama deklaris, ke Usono fortigos sankciojn kontraŭ Rusio rilate financon, energion kaj defendon responde al la rusa "kontraŭleĝa agado" en Ukrainio. Novaj sankcioj, publikigotaj vendrede, celas malfortigi la rusan ekonomion kaj politike izoli Rusion. Li ankaŭ urĝis, ke rusa prezidento Vladimir Putin kunlaboru kun Ukrainio kaj aliaj internaciaj partneroj en la kadro de la interkonsento pri batalhalto, subskribita en Minsko, Belorusio, por atingi longtempan projekton pri solvo de la nuna konflikto en Ukrainio.

En la sama tago, Alexander Lukashevich, proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke plua sankcio fare de EU kontraŭ Rusio estas malamika ago kaj ne konformas al la interesoj de EU. Li diris ankaŭ, ke Rusio respondos per kontraŭsankciaj rimedoj.

Ankaŭ Vladimir Chizhov, rusa permanenta reprezentanto en EU, diris, ke Rusio povas fari nenion alian ol "rebati".

Samtage la franca prezidentejo proklamis, ke franca prezidento Francois Hollande proponis renkontiĝi kun germana ĉefministro Angela Merkel, rusa prezidento Vladimir Putin kaj ukraina prezidento Petro Poroshenko en konvena tempo por solidigi la interkonsenton pri batalhalto.

Usono kaj dek arabaj landoj ĵaŭde konsentis adopti kunordigitan agadon por rezisti minacojn de regionaj ekstremismaj grupoj al periferiaj landoj kaj eĉ al pli granda regiono.

Tiutage en Jeddah, havenurbo de Saud-Arabio, usona ŝtatsekretario John Kerry kunvenis kun ministroj pri eksterlandaj aferoj el dek arabaj landoj. La kunveno celis establon de pli vasta alianco de la batalo kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant. Ankaŭ turka ministro pri eksterlandaj aferoj ĉeestis la kunvenon.

Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke Usono kaj la dek arabaj landoj konsentis unuiĝi por kune respondi al ĉiuj teroristaj grupoj, inkluzive de Islama Ŝtato de Irako kaj Levant kaj establi multnivelan aliancon kontraŭ Islama Ŝtato de Irako kaj Levant.

Proparolanto de la oficejo de ĝenerala sekretario de UN ĵaŭde anoncis, ke liberiĝis 45 fiĝiaj packonservantoj de UN, kiuj estis retenitaj lastamonate en la altaĵo Golan.

Komunikaĵo de la oficejo diris, ke tiutage je 30 minutoj post la 14a horo laŭ la loka tempo tiuj packonservantoj estis transdonitaj al la Disiĝintaj Observistaj Trupoj de UN. Poste ili estis ekzamenitaj, kaj ĉiuj estas en bona sanstato.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto