Vizitu Forumon

La 8a Kunveno de Turismaj Ministroj de APEK ekis en Makao

(GMT+08:00) 2014-09-13 16:59:51     Redaktoro:Yu Rongkang

La 8a Kunveno de Turismaj Ministroj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro inaŭguriĝis sabate en Makao. Ĉina vicĉefministro Wang Yang emfazis en sia prelego, ke turismo estas kolono de ekonomia kresko.

Li diris, ke la Kunveno de Turismaj Ministroj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro estas grava platformo de turismaj interŝanĝoj kaj kunlaboro en la regiono. En la pasintaj jaroj ĉiuj membroj de la organizo faris plenampleksan kunlaboron pri turisma faciligo kaj merkatado laŭ la principo de memvolo kaj konsiliĝo, kaj pro tio evidente altiĝis la truisma facileco kaj senĉese plivastiĝis la merkato. Turisma disvolviĝo kreskigis la regionan ekonomion, kaj akcelis integriĝon de la regiona ekonomio, kaj pro tio estas pli intimaj la rilatoj inter la membroj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto