Vizitu Forumon

Ukrainio kritikas Rusion pri kontraŭleĝa transporto de helpmaterialoj

(GMT+08:00) 2014-09-14 17:06:56     Redaktoro:Yu Rongkang

Andriy Lysenko, proparolanto de la Ukraina Konsilio de Nacia Sekureco kaj Defendo, sabate kritikis Rusion pri kontraŭleĝa transporto de materialoj de humana helpo.

Li diris en gazetara konefrenco, ke frumatene en tiu tago la rusa flanko kontraŭleĝe transportis la tiel nomatajn helpmaterialojn en Ukrainion sen la ĉeesto de reprezentantoj de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco, malobservante landlimajn kaj doganajn regulojn.

Respondeculo de la misio, sendita de Organizo por la Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo al Rusio, sabate diris, ke laŭ registro de observanto de la misio, ekde la 22a horo kaj 30 minutoj entute 220 kamionoj de humana agado veturis al Ukrainio tra la rusa "denecka" landlima kontrolejo. Li atestis, ke inter la aŭtoj oni ne vidis reprezentantojn de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco nek observantojn de la Organizo por la Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto