Vizitu Forumon

Aŭstralia armeo helpos batalon kontraŭ IŜIL

(GMT+08:00) 2014-09-14 17:48:17     Redaktoro:Yu Rongkang

Aŭstralia ĉefministro Tony Abbott dimanĉe anoncis, ke Aŭstralio sendos trupojn kaj militaviadilojn al Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj por helpi la batalon de usonaj trupoj kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant. Tamen li emfazis, ke la registaro ankoraŭ ne decidis pri partopreno en operaco.

Abbott diris al mediatoj tiutage en la norda urbo Darwin, ke la usona registaro formale petis Aŭstralion sendi soldatojn al la operaco kontraŭ IŜIL, kaj post diskuto kun usona prezidento Obama, iraka ĉefministro al-Abadi kaj gvidanto de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, la aŭstralia registaro decidis sendi tiujn fortojn al Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto