|
|
||
Servo de EU pri Ekstera Agado dimanĉe publikigis deklaron, kondamnante senkapigon de brita garantiulo fare de Islama Ŝtato de Irako kaj Levant.
La deklaro diras, ke la perfortaĵo refoje montras, ke la ekstremisma grupo IŜIL malobservas la valorojn kaj rajtojn ĝenerale agnoskitajn de la internacia komunumo kaj intencas disvastigi terorisman konduton. La deklaro ankaŭ kondamnis terorisman agon, pri kiu respondecon deklaris ankaŭ filio de Al-Qaeda.
La deklaro emfazas, ke EU pli forte subtenas batalon de la internacia komunumo kontraŭ terorismaj organizoj kaj kunlaboras kun internaciaj kaj regionaj partneroj por persekuti kaj puni la murdintojn.
En la sama tago la Sekureca Konsilio de UN publikigis deklaron, kondamnante la mortigon de brita humana laboranto David Haines, kaj emfazante, ke la ekstremisma grupo nepre devas esti venkita.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |