Vizitu Forumon

Eksterlandaferaj ministroj diskutos pri batalo kontraŭ IŜIL

(GMT+08:00) 2014-09-15 10:50:09     Redaktoro:Selena

Dimanĉe vespere franca prezidentejo publikigis komunikaĵon, dirante, ke lunde en Parizo okazos internacia konferenco pri paco kaj sekureco de Irako. Ministroj pri eksterlandaj aferoj el pli ol 20 landoj ĉeestos la konferencon. Francaj mediatoj raportis, ke la konferenco celas ellabori plenampleksan strategion por bati la ekstremisman grupon IŜIL.

Franca prezidento Francois Hollande montris vendrede dum sia vizito en Irako, ke okazigo de la pariza konferenco celas kunordigi helpojn kaj subtenojn al Irako kaj bati la ekstremisman grupon IŜIL.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto