Vizitu Forumon

David Cameron: necesas detrui IŜIL per firma decido

(GMT+08:00) 2014-09-15 11:36:26     Redaktoro:Selena
Mortigo de la brita garantiulo David Haines fare de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant kaŭzis grandan eĥon en Britio. Dimanĉe brita ĉefministro David Cameron diris, ke necesas persekuti kaj puni la murdintojn kaj detrui la ekstremisman grupon Islama Ŝtato de Irako kaj Levant per firma decido.

Li severe kondamnis la ekstremisman grupon. Sed li opiniis, ke ilia agado ne povas reprezenti islamon.

Li diris, ke la ekstremisma grupo ne nur mortigis la garantiulon, sed ankaŭ endanĝerigas sekurecon de Eŭropo kaj la mondo, tial Britio nepre devas kunlabori kun siaj aliancanoj kaj ruinigi la grupon kaj ĉiujn prezentatajn de ĝi per integra kaj kontinua strategio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto