Vizitu Forumon

Xi Jinping atingis Maleon por ŝtata vizito al Maldivio

(GMT+08:00) 2014-09-15 15:49:25     Redaktoro:Selena

Dimanĉe ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Maleon por ŝtata vizito al Maldivio. Li kaj lia edzino Peng Liyuan estis bonvenigitaj de prezidento Abdulla Yameen kaj lia edzino ĉe la Malea Internacia Flughaveno.

Yameen diris, ke tio estis la unua vizito de ĉina prezidanto en la pasintaj 42 jaroj de post establo de la diplomatiaj rilatoj inter Maldivio kaj Ĉinio, kaj la maldivia popolo arde atendis la viziton.

Xi Jinping transdonis koran saluton kaj bondezirojn de la ĉina popolo al la maldivia popolo. Li diris, ke Ĉinio bonvenigas Maldivion partopreni en konstruado de la mara Silka Vojo de la 21-a jarcento, kaj volas klopodi kune kun Maldivio por solidigi tradician amikecon, profundigi reciprokprofitan kunlaboron kaj realigi komunan disvolviĝon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto