Vizitu Forumon

Ĉinio kaj Maldivio konsentis plialtigi duflankajn rilatojn

(GMT+08:00) 2014-09-15 19:35:22     Redaktoro:Yu Rongkang

Lunde en Maleo ĉina prezidanto Xi Jinping intertraktis kun sia maldiva paralelulo Abdulla Yameen. En amika etoso la du ŝtatestroj interŝanĝis opiniojn pri la duflankaj rilatoj kaj zorgataj demandoj kaj konsentis altigi la rilatojn inter la du landoj ĝis plenampleksa partnereco de amikeco kaj kunlaboro.

Xi Jinping emfazis, ke la du landoj devas subteni altnivelajn kontaktojn kaj grandigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj. Li diris, ke Ĉinio volas plivastigi kunlaboron kun Maldivio en la kampoj de oceana ekonomio, mara sekureco, scienca esploro kaj mediprotekto de maro, prevento kaj regado de katastrofoj.

Yameen diris, ke Maldivio rigardas Ĉinion kiel plej sinceran kaj plej fidindan amikon; la rilatoj inter Maldivio kaj Ĉinio povas esti la ekzemplo de egala traktado, reciproka fido, amikeco kaj reciproke profita kunlaboro inter granda kaj malgranda landoj. Li opiniis, ke la propono de Xi Jinping pri konstruado de la mara silkvojo de la 21a jarcento estas antaŭvida; Maldivio tute subtenas la proponon kaj volas kapti la oportunon kaj aktive partopreni en konstruado de la mara silkvojo. Li aldonis, ke Maldivio admiras Ĉinion pro la kvin principoj de paca kunekzisto kaj volas kunlabori kun Ĉinio en respondo al klimata ŝanĝiĝo kaj aliaj multflankaj aferoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto