Vizitu Forumon

Novaĵoj (Septembro 15)

(GMT+08:00) 2014-09-15 17:33:16     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15-a de septembro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina prezidanto Xi Jinping vizitas Maldivion; Ukrainio komencis akcepti armilojn el aliaj landoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Dimanĉe ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Maleon por ŝtata vizito al Maldivio. Li kaj lia edzino Peng Liyuan estis bonvenigataj de prezidento Abdulla Yameen kaj lia edzino ĉe la Malea Internacia Flughaveno.

Yameen diris, ke tio estis la unua vizito de ĉina prezidanto en la pasintaj 42 jaroj de post establo de la diplomatiaj rilatoj inter Maldivio kaj Ĉinio, kaj la maldiva popolo arde atendis la viziton.

Xi Jinping transdonis koran saluton kaj bondezirojn de la ĉina popolo al la maldiva popolo. Li diris, ke Ĉinio bonvenigas Maldivion partopreni en konstruado de la mara Silka Vojo de la 21-a jarcento, kaj volas klopodi kune kun Maldivio por solidigi tradician amikecon, profundigi reciproke profitan kunlaboron kaj realigi komunan disvolviĝon.

Lunde matene en Pekino okazis teoria seminario festanta la 60an datrevenon de establo de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio. Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la NPK, emfazis en la seminario, ke la sistemo de la NPK, kiu ĉiam estas strikte ligita kun la peniga laboro kaj senlaca esploro de la partio kaj la popolo kaj kun la brilaj atingoj kaj gravaj spertoj de la partio kaj la popolo, havas fortan vivoplenecon kaj grandan superecon kaj ludas tre gravan rolon. "Fronte al la estonteco, sur la vojo disvolvi socialismon kun la ĉina trajto kaj realigi la ĉinan revon de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio, ni devas firmigi la memfidon de la sistemo de la NPK, grandigi politikan forton, preni nian vojon kaj fari la fundamentan politikan sistemon pli perfekta."

Ukraina defenda ministro dimanĉe diris, ke Ukrainio komencis akcepti armilojn el aliaj landoj. La saman tagon Regiona Partio de Ukrainio anoncis, ke ĝi ne kandidatos en la parlamenta elekto.

Defenda ministro Geletei tiutage anoncis, ke laŭ interkonsento, farita de Ukrainio kaj aliaj landoj dum pintkunveno de NATO, Ukrainio jam komencis akcepti armilojn el aliaj landoj. Tamen li ne malkaŝis specojn de tiuj armiloj.

Boris Kolesnikov, sekretario de la estraro de Regiona Partio, diris, ke la politika komitato de la partio decidis, ke la partio ne kandidatos en la parlamenta elekto pro la enlanda milito kaj neebla okazigo de la baloto en 44 elekt-regionoj.

Mortigo de la brita ostaĝo David Haines fare de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant kaŭzis grandan eĥon en Britio. Dimanĉe brita ĉefministro David Cameron diris, ke necesas persekuti kaj puni la murdintojn kaj detrui la ekstremisman grupon Islama Ŝtato de Irako kaj Levant per firma decido.

Li severe kondamnis la ekstremisman grupon. Sed li opiniis, ke ilia agado ne povas reprezenti islamon.

Li diris, ke la ekstremisma grupo ne nur mortigis la ostaĝon, sed ankaŭ endanĝerigas sekurecon de Eŭropo kaj la mondo, tial Britio nepre devas kunlabori kun siaj aliancanoj kaj ruinigi la grupon kaj ĉiujn prezentatajn de ĝi per integra kaj kontinua strategio.

Servo de EU pri Ekstera Agado dimanĉe publikgis deklaron, kondamnante senkapigon de brita ostaĝo fare de Islama Ŝtato de Irako kaj Levant.

La deklaro diras, ke la perfortaĵo refoje montras, ke la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant malobservas la valorojn kaj rajtojn ĝenerale agnoskitajn de la internacia komunumo kaj intencas disvastigi terorisman konduton. La deklaro ankaŭ kondamnis terorisman agon, pri kiu respondecon deklaris ankaŭ filio de Al-Qaeda.

La deklaro emfazas, ke EU pli forte subtenas batalon de la internacia komunumo kontraŭ terorismaj organizoj kaj kunlaboras kun internaciaj kaj regionaj partneroj por persekuti kaj puni la murdintojn.

En la sama tago la Sekureca Konsilio de UN publikigis deklaron, kondamnante la mortigon de brita humana laboranto David Haines, kaj emfazante, ke la ekstremisma grupo nepre devas esti venkita.

Dimanĉe vespere franca prezidentejo publikigis komunikaĵon, dirante, ke lunde en Parizo okazos internacia konferenco pri paco kaj sekureco de Irako. Ministroj pri eksterlandaj aferoj el pli ol 20 landoj ĉeestos la konferencon. Francaj mediatoj raportis, ke la konferenco celas ellabori plenampleksan strategion por bati la ekstremisman grupon Islama Ŝtato de Irako kaj Levant.

Franca prezidento Francois Hollande montris vendrede dum sia vizito en Irako, ke okazigo de la pariza konferenco celas kunordigi helpojn kaj subtenojn al Irako kaj bati la ekstremisman grupon.

La nordkorea Centra Novaĵ-Agentejo dimanĉe raportis, ke tiutage Usona civitano Miller Matthew Todd, retenita en Korea Popoldemokratia Respubliko pro malamikaj agoj, estis kondamnita al ses-jara punlaboro. La raporto diris, ke Miller Matthew Todd konfesis siajn malamikajn agojn kontraŭ Nord-Koreio.

En aprilo 24-jara Miller Matthew Todd estis retenita, kiam li disŝiris sian vizon ĉe la atingo en Pjongjanga Internacia Flughaveno kaj petis azilon en la lando.

La niĝeria polico dimanĉe konfirmis, ke konstruaĵa kolapso de la Gastejo de Sinagoga Eklezio en Lagoso, kiu okazis vendrede, rezultigis morton de 42 homoj.

La Ŝtata Kriz-Administra Oficejo dimanĉe konigis, ke la nombro de mortintoj en la kolapso kreskis ĝis 42, kaj 130 homoj postvivas. Savantoj diris, ke komence la eklezio malhelpis enmiksiĝon de registaraj savantoj, kaj pro tio mortis kaj vundiĝis pli multe da homoj. La savantoj intense laboras por serĉi postvivantojn. Oni ne povas klare scii, kiom da homoj estis kovritaj, tial la nombro de mortintoj eble pliiĝos post la fino de la savado.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto