Vizitu Forumon

Vasta estas la perspektivo de la eldona kunlaboro inter Ĉinio kaj Tanzanio

(GMT+08:00) 2014-09-18 09:54:07     Redaktoro:Selena

Kiam la libro sub la titolo Al Tanzanio aperis en Ŝanhaja Libro-Ekspozicio okazinta en aŭgusto, ĝi fariĝis fokuso dum la Ŝanhaja Semajno kadre de la ekspozicio. Chen Jianxing, la verkisto de la libro kaj delegito de Tanzania Administracio por la Naturaj Parkoj al Ĉinio, skribis sian okjaran sperton kaj vivon en Tanzanio. En la libro estas 500 bildoj eksponantaj la allogajn pejzaĝojn kaj folklorojn de Tanzanio kaj teksto pri la legendoj de la regno de animaloj vivantaj sur la stepo de orienta Afriko.

Intervjuate de raportisto, Chen Jianxing diris, ke la libro Al Tanazanio estas inter la similtemaj libroj tiu, kiu plej amplekse konigas la turisman kaj ekologian medion de Tanzanio, Parolante pri la verkado, li diris: "en la libro estas priskriboj pri detaloj de mia vivo en Tanzanio kaj pri travivaĵoj dum mia observado al animaloj en la naturaj parkoj. Tiuj estas tute ne konataj de turistoj kaj legantoj. La libro povas esti aktualaĵo pri mia profunda observado. Mi deziras, ke legantoj povos koni ankoraŭ pli kolorriĉan kaj stimulan Tanzanion per legado de mia libro, sed ne nur vidi la simplan pejzaĝon.

La premiero de la libro estas la unua programero de la Ŝanhaja Libro-Ekspozicio 2014. La prezentado de afrika dinamika danco kaj la filmo de tanzaniaj pejzaĝoj rulantaj sur la ekranego allogis sennombrajn legantojn. Inter ili nemankas tiuj aparte por la libro-prezentado. Xiao Dong, triajara studento de universitato el Ŝanhajo, diris: "mi spektis la televidajn programerojn pri la migrado de animaloj, kiam CCTV ĉeloke elsendis la programon. Tial mi tre aspiras al la naturaj parkoj de Tanzanio, kaj hodiaŭ venas por la premiero, mi sentas, ke la libro helpu al mi en mia estonta vojaĝo al Afriko."

Tanzania ambasadoro al Ĉinio Abdulrahaman Shimbo donis laŭdon al la libro. Laŭ li la libro portas pozitivan signifon por propagandi Tanzanion kaj antaŭenigi la inteŝanĝojn inter Ĉinio kaj Tanzanio en kulturo kaj turismo.

"La libro Al Tanzanio, konigas la belajn pejzaĝojn de Tanzanio kaj ties turismajn vidindejojn, paralele pozitve ekscitas la turismadon de Tanzanio. Mi tre dankas sinjoron Chen. Lia nova libro grande helpas nin konigi nian landon en Ĉinio. Mi deziras, ke ĉiu leganto povus legi la libron."

Ĝenerala direktoro de Pekina Eldoneja Grupo, la aŭspicianto por la libro, sinjoro Qiao Fen opinias, ke kvankam estas malmultaj libroj pri Afriko aŭ de afrikaj verkistoj, tamen la libro Al Tanzanio estas vaste ŝatata. Tio pruvis, ke estas vasta la perspektivo de kunlaboroj en eldonado inter Ĉinio kaj Afriko.

"Se ni deziras vere intensigi la kulturan interŝanĝon internacie, ni devas atenti des pli multajn lokojn nekonatajn, ekzemple la afrikan kontinenton. Ĉifoja kunlaboro donis al ni grandan inspiron, ke ni prenu la eldonon de tiu ĉi libro kiel la komencon por plue enkonduki afrikajn kulturojn, kaj vere konigi afrikajn verkistojn kaj la temojn rilate al Afriko, tiel ke ankoraŭ pli multaj ĉinoj ekkonu kaj komprenu Afrikon. Tio estas direktiĝo por la kultura kontribuado en amikiĝo inter Ĉinio kaj Afriko."

Laŭ konigo, en la Libro-Ekspozicio partoprenis pli ol 500 eldonejoj kun pli ol 150 mil libroj ekspozicitaj. Dume estis diversaj aktivadoj pri legado. Tio korskuis la tanzanian ambasadoron Shimbo. Li diris, ke kvankam ne evoluintas la eldonado en multaj landoj de Afriko inkluzive de Tanzanio, tamen en Afriko estas multaj elstaraj verkistoj kaj majstraj verkoj. Li deziras, ke la ĉinaj eldonistoj povos pli multe kunlabori kun la afrikaj por okupi la eldonan merkaton kun granda latenta forto, tiel ke progresas la kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Afriko.

"La eldonado en Ĉinio estas pli matura kaj prospera ol en Tanzanio, kaj la teknika rimedo estas ankoraŭ pli progresinta. La nombroj de la libroj kaj la vizitantoj por la Ŝanhaja Liboro-Ekspozicio surprizas min. Kuŝas granda latenta forto en la kunlaborado inter Ĉinio kaj Tanzanio. Mi esperas, ke eldonejaj rondoj de ambaŭ landoj kaptos la ŝancon, por ke la dulandaj legantoj povu legi bonajn librojn fone de malsamaj kulturoj."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto