Vizitu Forumon

Novaĵoj (Septembro 18)

(GMT+08:00) 2014-09-18 17:48:58     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18-a de septembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina prezidanto Xi Jinping vizitas Hindion; Skotlando referendumas pri sendependeco. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde en Nov-Delhio la vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis bonvenigan ceremonion aranĝitan de hinda prezidento Pranab Kumar Mukherjee.

Matene je la 9a horo Xi Jinping kaj lia edzino atingis la ĉefpordon de la hinda prezidentejo. Ilin salutis prezidento Mukherjee, lia filino kaj ĉefministro Narendra Modi.

Post la ceremonio Xi Jinping diris al mediatoj, ke Ĉinio kaj Hindio estas du ĉefaj antikvaj civilizacioj, du plej grandaj evoluantaj landoj kaj emerĝantaj merkatoj kaj ankaŭ ĉefaj fortoj de la multpolusa mondo; la ĉina-hindaj rilatoj havas strategian signifon kaj tutmondan influon. Kunlaboro de la du landoj por komuna disvolvado profitigos 2,5 miliardojn da homoj, prosperigos Azion kaj alportos oportunon al la mondo. Li diris, ke tio estas lia unua vizito al Hindio post la enoficiĝo kiel ĉina prezidanto, kaj li esperas, ke lia vizito akcelos amikecon kaj profundigos kunlaboron.

Merkrede ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis la ŝtaton Gujrat de Hindio. Hinda ĉefministro Narendra Modi akompanis lin en la vizito. Gvidantoj de la du landoj kune vizitis malnovan loĝejon de Mahatma Gandhi, inspektis programon de riverborda parko kaj diskutis pri disvolviĝo de la dulandaj rilatoj kaj pri gravaj problemoj komune zorgataj.

Sub la ĉeesto de la du gvidantoj, la du flankoj subskribis interkonsentojn pri establo de industria parko de transmisiaj kaj transformaj ekipaĵoj de elektra energio kaj pri starigo de ĝemelaj provinco kaj ŝtato inter Guangdong de Ĉinio kaj Gujrat kaj de ĝemelaj urboj inter Kantono kaj Ahmedabad.

Sireno, kiu hurlas super Shenyang, nordorienta Ĉinio ĉiujare en la 18a de septembro, estas solena rememorigilo de la hontinda tempo antaŭ dekoj da jaroj, kiam la lando retiriĝis fronte al invado.

Antaŭ 83 jaroj japanaj trupoj, invadis nordorientan Ĉinion post zorgema planado. Tio estis la Evento de la 18a de Septembro, kiu skuis la mondon, kaj komencis la kruelan militon de agreso kontraŭ Ĉinio.

Ĵaŭde matene en Shenyang okazis ceremonio de la 83a datreveno de la evento. Liu Yunshan, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris paroladon en la ceremonio. Sireno hurlis 14 fojojn, aludante la 14-jaran militon de la ĉina popola rezisto kontraŭ japana agreso.

La Ŝtata Konsilo de Ĉinio merkrede nomumis Chui Sai On kiel ĉefon de la Makaa Speciala Administracia Regiono. En la 31a de aŭgusto Chui estis elektita kiel ĉefadministranto de la Makaa Speciala Administracia Regiono por la kvara mandato. Lia kvin-jara mandato komenciĝos en la 20a de decembro 2014, laŭ kunveno de la Ŝtata Konsilio, prezidita de ĉina ĉefministro Li Keqiang.

Ĵaŭde fermiĝis la Sepa Pekina Forumo pri Homaj Rajtoj. La forumo estis okazigita sub la aŭspicioj de la Ĉina Societo por Studoj de Homaj Rajtoj kaj la Ĉina Fondaĵo por Disvolvado de Homaj Rajtoj. Ye Xiaowen, vicprezidanto de la societo diris en la ferma ceremonio, ke la forumo akiris pozitivan rezulton.

Ĉi-jare la forumo havis la temon "ĉina revo: nova progreso de Ĉinio en la praktiko de homaj rajtoj". Pli ol cent ĉeestantoj faris profundajn kaj sincerajn interŝanĝojn en du tagoj.

Iraka ĉefministro Haider al-Abad merkrede diris, ke Irako ne bezonas helpojn de alilandaj teraj trupoj en la batalo kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant.

Li diris tiutage, ke la usona aeratako liveris helpojn al la iraka batalo kontraŭ la ekstremisma grupo, tamen ne eblas la enmiksiĝo de alilandaj teraj trupoj en la batalo, "Ni ne bezonas alilandajn trupojn nek permesas ilian eniron. "

La Rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede diris, ke se la liberkomerca interkonsento inter Ukrainio kaj EU pli frue validiĝos, Rusio rezervos la rajton respondi al tiu malobservo pere de multflankaj organizoj.

La rusa ministerio diris en sia komunikaĵo, ke la ukraina parlamento marde ratifis la Asociiĝan Interkonsenton inter Ukrainio kaj EU, kaj tio kreis en principo la oportunon por pli frua validiĝo de la liberkomerca interkonsento inter Ukrainio kaj EU en la 1a de novbembro. Rusio atentigas Ukrainion respekti la interkonsenton, subskribitan de EU, Rusio kaj Ukrainio lastvendrede en Bruselo, ĉar tiu dokumento tekstas, ke validiĝo de la liberkomerca interkonsento inter Ukrainio kaj EU estas prokrastita ĝis la 31a de decembro 2015.

Ĵaŭde matene je la sepa horo laŭ la loka tempo 5 579 balotstacioj en diversaj lokoj de Skotlando estis malfermitaj al la elektantoj, kaj tiel komenciĝis la referendumo decidi, ĉu Skotlando sendependiĝos disde Britio.

Sur la balotilo estas nur unu demando: ĉu Skotlando devus esti sendependa ŝtato, kaj estas du elektoj "jes" aŭ "ne".

La baloto daŭros ĝis la 10a horo nokte, kaj la elektkomitato tuj komencos la nombradon. La rezulto de la referendumo estos publikigita vendrede matene je la sepa horo laŭ la loka tempo.

Bernardino Leon, speciala reprezentanto de Unuiĝintaj Nacioj, diris merkrede en Madrido, ke UN plenforte helpos al Libio solvi enlandan konflikton. Tamen li rimarkigis, ke la ŝlosilo por solvo de la libia problemo estas en la mano de la libia popolo, kaj la libiaj gvidantoj devas respekti la realon, rapide agi kaj komenci intertrakton ene de la elektita leĝa reĝimo.

Tiutage en Madrido reprezentantoj de 21 landoj kaj regionoj kaj internaciaj organizoj ĉeestis la fermitan kunvenon "stabileco kaj disvolvado de Libio".

Hispana ĉefministro Mariano Rajoy alvokis en la kunveno konstruon de suverena, unueca, prospera kaj demokratia Libio. Li opiniis, ke la Nacia Kongreso, formita post la parlamenta baloto en la 25a de junio, havas evidentan politikan leĝecon kaj devas klopodi por organiziĝo de nova registaro reprezentanta ĉiujn civitanojn de Libio.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto