Vizitu Forumon

Novaĵoj (Septembro 19)

(GMT+08:00) 2014-09-19 17:27:35     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19-a de septembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina prezidanto faris kvar-punktan proponon pri ĉina-hindaj rilatoj; referendumo rifuzis sendependecon de Skotlando. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde interparolis kun hinda ĉefministro Narendra Modi. Li diris, ke Ĉinio rigardas Hindion kiel longperiodan strategian partneron kaj volas striktigi la partnerecon de disvolvado kun Hindio kaj profundigi la rilatojn sur la duflanka, regiona kaj tutmonda niveloj.

Li faris kvar-punktan proponon pri disvolvado de la duflankaj rilatoj. Li diris, ke unue, la du flankoj devas ludi la rolon de strategia gvidado de la dulandaj gvidantoj, subteni altnivelajn reciprokajn vizitojn kaj fortigi diversnivelajn interŝanĝojn; due, Ĉinio kaj Hindio havas similajn celojn kaj ideojn de evoluigo kaj devas strikte kunligi la disvolvan strategion; trie, la du flankoj devas akceli konstruon de la ekonomia koridoro de Bangladeŝo, Ĉinio, Hindio kaj Birmo, kunlabori kadre de la silkvoja ekonomia zono, la mara silkvojo de la 21-a jarcento kaj Azia Infrastruktura Invest-Banko kaj akceli la ekonomian integriĝon kaj interligon de la regiono; kaj kvare, la du flankoj devas fortigi strategian komunikadon kaj kunlaboron kaj kune klopodi por akceli demokratiigon de internaciaj rilatoj kaj protekti komunajn interesojn de evoluantaj landoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde faris al la Hinda Komitato pri Mondaj Aferoj la prelegon "kune sekvi revon de nacia rejuniĝo". Li emfazis en la prelego, ke Ĉinio kaj Hindio devas esti pli intimaj partneroj de disvolvado.

Xi diris, ke nun la du landoj estas en epoko, en kiu la internacia strukturo senprecedence ŝanĝiĝas, kaj la plej grava tendenco estas senĉesa leviĝo de Azio. Kiel du grandaj landoj en Azio, Ĉinio kaj Hindio havas respondecon de la historio kaj mision de la epoko protekti pacon kaj stabilecon kaj realigi prosperon kaj leviĝon de Azio. Kunlaboro inter Ĉinio kaj Hindio profitigas ne nur la du landojn mem, sed ankaŭ Azion kaj eĉ la tutan mondon

Personoj el diversaj rondoj de Hindio opinias, ke la prelego de Xi forte akcelos komprenon kaj interŝanĝon de la du landoj kaj la du popoloj kaj havas gravan signifon por disvolviĝo de la duflankaj rilatoj.

Ĵaŭde ĉina vicĉefministro Liu Yandong kaj franca ministro pri eksterlandaj aferoj Laurent Fabius kune prezidis la komenciĝan ceremonion kaj la unuan kunvenon de la Ĉina-Franca Altnivela Mekanismo de Kulturaj Interŝanĝoj.

Liu voĉlegis gratulajn mesaĝojn de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ĉina ĉefministro Li Keqiang. Ŝi diris, ke tiu ĉi jaro markas la 50an datrevenon de establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, kaj la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Francio atingis gravan interkonsenton pri komenciĝo de la Ĉina-Franca Altnivela Mekanismo de Kulturaj Interŝanĝoj marte dum la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping en Francio.

Liu indikis, ke kultura interŝanĝo estas grava ponto por akceli interkomprenon kaj profundigi amikecon inter la popoloj de Ĉinio kaj Francio kaj ankaŭ servas kiel platformo por kunigi komunajn konsentojn. Ĝi havas gravan signifon por longedaŭra kaj sana disvolviĝo de la dulandaj rilatoj.

Alibaba, la ĉina giganto de elektronika komerco, ĵaŭde fiksis prezon de sia akcio je 68 usonaj dolaroj por la komenca publika oferto.

La prezo de la komenca publika oferto estis ĉe la supro de la amplekso inter 66 kaj 68 dolaroj. Komerco de la akcioj de Alibaba komenciĝos vendrede en la Nov-Jorka Biloborso sub la simbolo "BABA".

Wang Min, vicdelegito de Ĉinio al UN, diris ĵaŭde en Nov-Jorko, ke Ĉinio esperas, ke ĉiuj koncernaj partioj de Afganio solvos diverĝojn per dialogo kaj konsiliĝo kaj finos la ĝeneralan elekton kiel eble plej frue.

Tiutage la Sekureca Konsilio de UN okazigis publikan kunvenon pri Afganio. Wang Min diris en la kunveno, ke Ĉinio aklamas glatan okazigon de du-fojaj balotoj de la prezidenta elekto de Afganio, asertante, ke la elekto spegulas gravan progreson de la lando en konstruo de ŝtata mekanismo kaj reflektas la aspiron de la afgana popolo al la paca kaj bela vivo. Li aldonis, ke Ĉinio rimarkis diverĝojn inter koncernaj partioj pri nombrado de voĉoj de la dua baloto, kaj Ĉinio sincere esperas, ke ĉiuj koncernaj partioj de la lando solvos diverĝojn per dialogo kaj konsiliĝo kaj finos la ĝeneralan elekton kiel eble plej frue.

Vendrede publikiĝis la rezulto de skota referendumo. Sendependeco de Skotlando estis rifuzita.

La baloto finiĝis ĵaŭde nokte je la deka horo, kaj tiam ĉiuj balotstacioj estis fermitaj. Sekve oni komencis nombri voĉojn. Vendrede matene laŭ la loka tempo la rezulto estis publikigita. 55% da balotantoj diris "ne".

Alex Salmond, unua ministro de la skota registaro balotis en sia hejmloko. Li diris, ke tiu ĉi tago estas la ŝanco ununura por ĉiu skoto dum la vivo, kaj li kredas, ke ĉiuj memoros tiun tagon por ĉiam.

Usona defenda sekretario Chuck Hagel ĵaŭde diris, ke krom plua aeratako kaj plifortigo de internacia kunlaboro, Usono ankaŭ devas doni helpojn al siriaj opozicioj, irakaj sekurectrupoj kaj kurdaj fortoj, por pli forte bati la ekstremisman grupon Islama Ŝtato de Irako kaj Levant.

Cetere, franca prezidento Francois Hollande indikis ĵaŭde, ke Francio decidis doni aeran subtenon al la iraka batalo kontraŭ Islama Ŝtato de Irako kaj Levant, sed ĝi ne sendos terajn trupojn.

La Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj ĵaŭde okazigis urĝan kunvenon pri disvastiĝo de la epidemio Ebola en Afriko, kaj unuanime adoptis rezolucion, alvokante urĝajn helpojn de la membroŝtatoj de UN.

La rezolucio diras, ke Ebola minacas pacon kaj stabilecon de la mondo, kaj detruas stabilecon de Liberio, Gvineo, Sieraleono kaj Niĝerio. Ĝi asertas, ke la epidemio kaŭzos pli da interna malpaco, akrigos socian streĉitecon kaj malbonigos politikan kaj sekurecan situacion. La rezolucio alvokas, ke la membroŝtatoj de UN liveru urĝajn helpojn de resursoj, ekzemple disaranĝeblajn fortojn, inkluzive de kampaj hospitaloj, medicina ekspertizo, aertransporto kaj aeromedicinaj fortoj, kaj urĝas ĉiujn landojn kaj internaciajn organizojn tuj doni helpojn de urĝa diagnozo kaj trejnado de medicinaj laborantoj kaj kune batali por bridi disvastiĝon de la epidemio. La rezolucio instigas la Mondan Organizon pri Sano monitori plu la epidemion kaj helpi decidfaron pri postuloj de la batalo kontraŭ Ebola.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto