Vizitu Forumon

Novaĵoj (Septembro 22)

(GMT+08:00) 2014-09-22 17:43:47     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 22-a de septembro, lunde. Hodiaŭ ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ashraf Ghani elektiĝis kiel nova prezidento de Afganio; manifestacio urĝas internacian komunumon respondi al klimata ŝanĝiĝo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Dimanĉe Afgana Sendependa Elekt-Komitato publikigis rezulton de prezidenta elekto. Eksa financa ministro Ashraf Ghani gajnis la elekton. Tio estis grava frukto en la unua transdono de regpotenco de post la rekonstruo de Afganio.

Ahmad Yusuf Nuristani, prezidanto de la Sendependa Elekt-Komitato, diris en gazetara konferenco, ke Ashraf Ghani elektiĝis kiel la nova prezidento laŭ la rezulto de kontrolo kaj post interkonsiliĝo inter la du kandidatoj. Tamen li ne malkaŝis detalojn de la baloto.

Samtage Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, publikigis deklaron pere de sia proparolanto, dirante, ke li bonvenigas la finiĝon de la prezidenta elekto kaj gratulas al Ashraf Ghani pro lia elektiĝo.

Dimanĉe en Nov-Jorko Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN manifestaciis kune kun 31 mil aliaj homoj, urĝante la internacian komunumon intensigi la respondon al klimata ŝanĝiĝo.

Laŭ oficiala statistiko, la nombro de manifestaciantoj estis rekorda en la historio, kaj en ĝi partoprenis internaciaj famuloj, inkluzive de Ban Ki-moon, nov-jorka urbestro Bill de Blasio kaj usona eksa vicprezidento Albert Arnold Gore.

Ban Ki-moon estis en la procesio kaj akceptis kartonon kun apelacioj de popol-amasoj pri klimata ŝanĝiĝo. Li asertis, ke la agado de pozitiva respondo al klimata ŝanĝiĝo havas neniun alternativan planon, kaj oni devas diligente labori kaj preni agadon.

Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, dimanĉe vespere publikigis komunikaĵon pere de sia proparolanto. Li bonvenigas interkonsenton pri batalhalto inter la jemena registaro kaj ribeluloj Houthi, kaj esperas, ke la interkonsento tuj estos komplete efektivigata.

La komunikaĵo diras, ke lastatempe Ban atenteme observis disvolviĝon de la situacio en Jemeno, kaj li opinias, ke la promeso ĉesigi malamikajn agojn kaj kune klopodi por konstruado de la lando, tiutage faritan de la registaro kaj la ribeluloj, estas pozitiva paŝo al politika stabileco kaj paco de Jemeno. Ban esperas, ke la interkonsento estos tuj efektivigata. Li vokas al politikaj gvidantoj de la lando garantii, ke la regpova aŭ influa armeo ĉesigu ĉian perforton kaj ne plu partoprenu en konflikto, kaj urĝas politikajn gvidantojn de la lando tuj plenumi sian politikan promeson kaj observi la principon de la tutlanda repaciga dialogo.

Dimanĉe en Najrobio, la ĉefurbo de Kenjo, homoj el diversaj rondoj memorigis la unuan datrevenon de la terorisma atako al la bazaro Okcident-Pordo en Najrobio per diversaj aktivaĵoj. Ili konservis memorojn de la viktimoj kaj preĝis por paco.

La terorisma atako antaŭ unu jaro daŭris 4 tagojn kaj kaŭzis morton de 67 civitanoj kaj policanoj. La aktivaĵoj komenciĝis jam antaŭ kelkaj tagoj. Dimanĉe matene antaŭ la ĉefpordo de la la bazaro Okcident-Pordo estis starigita altaro kaj supre estis skribita "paca Kenjo, ni estas la familio".

Post la oficiala ceremonio la ĉeestantoj prezentis florojn por konservi memorojn de la viktimoj kaj preĝis por paco.

Antaŭ unu jaro post la terorisma atako la kenja registaro fortigis sekurecgardajn rimedojn en la tuta lando. Tamen ankoraŭ okazis kelkaj atakoj en Najrobio kaj Mombaso. Tial iu specialisto diris, ke kvankam la kenja polico plialtigis la viglatentemon kontraŭ teroristoj kaj fortigis sian kapablon de traktado, tamen ankoraŭ ne evidente boniĝis la sekureca situacio de Kenjo, kaj tial la kenja registaro devas fortigi kun najbaraj landoj kunlaboron en la batalo kontraŭ terorismo kaj akiri subtenojn de malsamaj etnaj grupoj.

Ĉinio dimanĉe celebris la 65an datrevenon de la establo de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, grava rimedo de socialisma demokratio en la politika vivo de Ĉinio.

Ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon en la kunveno, kiu estis kune okazigita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Nacia Komitato de la ĈPPKK.

Ĉinaj gvidantoj Li Keqiang, Zhang Dejiang, Liu Yunshan kaj Wang Qishan ĉeestis la kunvenon, preziditan de Yu Zhengsheng, prezidanto de la Nacia Komitato de ĈPPKK.

Xi Jinping emfazis en la kunveno, ke la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco estas grava formo de popola demokratio, kaj ĝi devas esti konforma al postuloj de la modernigo de la sistemo kaj kapablo de ŝtata regado, persisti en la spirito de reformado kaj novigo, efike organizi diskuton pri ŝtataj aferoj inter personoj el ĉiuj politikaj partioj, ĉiuj organizoj, ĉiuj etnaj grupoj, ĉiuj klasoj kaj ĉiuj sociaj rondoj kaj akceli realigon de vasta kaj efika popoldemokratio.

Dimanĉe matene en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun Fernando Chui Sai On, kiu venis al Pekino por akcepti nomumon, kaj donis al li ordonon de la Ŝtata Konsilio nomumi lin ĉefadministranto de la Makaa Speciala Administracia Regiono por la kvara mandato.

Li Keqiang gratulis lin kaj laŭdis laborojn de li kiel la ĉefadministranto de la tria mandato. Li diris, ke praktiko de la politiko "unu lando, du sistemoj" atingis grandan sukceson en la pasintaj 15 jaroj de post la reveno de Makao al la patrolando danke al la forta subteno de la centra registaro kaj la unuanima klopoko de la regiona registaro kaj diversaj rondoj de Makao.

Juan Carlos Capuay Chavez, nova ambsadoro de Peruo al Ĉinio, diris lastatempe en la ĉefurbo Limo, ke strategia kunlaboro inter Peruo kaj Ĉinio ne devas esti limigita en komerco kaj investo, sed estas granda spaco por kunlaboro en kulturo, edukado, mediprotekto kaj turismo, kaj Peruo bonvenigas ĉinajn turistojn kompreni la inkaan kulturon kaj gustumi lokajn frandaĵojn.

Antaŭ sia enoficiĝo Capuay diris dum intervjuo kun ĉina mediato, ke Peruo estas la sola inter latin-amerikaj landoj, kiu starigis plenampleksan strategian partnerecon kaj subskribis liberkomercan interkonsenton kun Ĉinio, kaj ekonomie la du landoj estas forte interkompletigaj. Li aldonis, ke danke al la liberkomerca interkonsento la kvanto de la duflanka komerco superis 15 miliardojn da usonaj dolaroj en la lasta jaro. Li asertis, ke bona rilato inter Peruo kaj Ĉinio estas tre grava por la ekonomia kresko de Peruo sub la premiso de socia inkluzivo.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto