Vizitu Forumon

Novaĵoj (Septembro 23)

(GMT+08:00) 2014-09-23 18:05:18     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 23-a de septembro, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke UN establis Multpartneran Konfidofonduson de Respondo al Ebola; Ĉinio alvokas enmeton de loĝantara demando en disvolvan tagordon de post 2015. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Laŭ statistiko de la Monda Organizo pri Sano, ĝis lundo, la 22a de septembro estis 5 843 konfirmitaj kaj suspektataj kazoj de la malsano Ebola, kaj 2 803 homoj mortis en Gvineo, Liberio kaj Sieraleono. Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de UN, lunde diris, ke tiutage UN establis Multpartneran Konfidofonduson de Respondo al Ebola por kolekti ĉirkaŭ miliardon da usonaj dolaroj kaj rapide kunordigi batalon kontraŭ Ebola.

Stephane Dujarric diris, ke la fonduso kolektos monon el membroŝtatoj, regionaj leĝdonaj organoj, registaraj kaj neregistaraj organizoj, entreprenoj kaj individuoj. La oferantoj povas doni monon ankaŭ al la organoj de UN, kiuj partoprenas en la respondo al Ebola.

Pro kontinua disvastiĝo de ĥolero en Ganao, la Ĉina Societo de la Ruĝa Kruco tiutage liveris 50 mil usonajn dolarojn al la Ganaa Societo de la Ruĝa Kruco por batalo al la epidemio.

Raporto de la Monda Organizo pri Sano, marde aperigita en la Nov-Anglolanda Ĵurnalo de Medicino, prognozas, ke en la komenco de novembro la nombro de kazoj de la malsano Ebola superos 20 milojn en la okcident-afrika regiono. La raporto diras, ke mezkvante ĉiu malsanulo infektas 1,7 ĝis 2 homojn en Gvineo, Liberio kaj Sieraleono, kaj la nombro de kazoj duoble pliiĝis en la lastaj du ĝis kvar semajnoj en tiuj tri landoj. Se la tendenco ne estos subregita, Ebola fariĝos endemio en Okcident-Afriko.

Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, diris lunde en la 1-a Monda Konferenco de Indiĝenaj Popoloj, ke UN prenos ĉiajn rimedojn por subteni mondajn indiĝenajn popolojn. Li konsideros instali superan oficiston pri la indiĝenaj problemoj.

Ban diris, ke la sukceso de ĉi-foja konferenco estas nemankigebla por la progreso de la homaro. UN prenos ĉiajn rimedojn por subteni mondajn indiĝenajn popolojn. Samtempe li urĝis la membroŝtatojn de UN teni siajn promesojn, preni konkretajn rimedojn kaj plenumi la internacian agplanon por kune realigi la komunan deziron.

Ĉina reprezerntanto lunde alvokis al la internacia komunumo kune klopodi por enmeti la demandon de loĝantaro en la disvolvan tagordon de post 2015.

Li Bin, direktoro de la ĉina Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia Planado, faris la apelacion en speciala sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN pri sekvaj agoj por la Agadprogramo de la Internacia Konferenco pri Loĝantaro kaj Disvolvado. Li diris, ke la ĉina registaro opinias, ke la loĝantara demando fine estas demando de disvolvado, kaj de post la Internacia Konferenco pri Loĝantaro kaj Disvolvado Ĉinio faris tutecan konsideron por solvi la demandojn de nombro, kvalito, strukturo kaj distribuo laŭ la naciaj kondiĉoj, kaj efike regis la tro rapidan kreskon de la loĝantaro per praktiko de la politiko de familia planado, kio akcelis la ekonomian kaj socian disvolvadon kaj plibonigis la popolan vivon.

Ses-etaĝa hotelo subite kolapsis la 12an de septembro en Lagoso, la plej granda urbo en Niĝerio. La nombro de mortintoj senĉese kreskis dum la savado. Unu sud-afrika ministro lunde diris, ke la nombro de la mortintoj jam kreskis ĝis 115, kaj 84 el ili estis sud-afrikaj civitanoj.

Loka mediato raportis, ke sud-afrika vicprezidento Jeff Radebe, respondeca pri traktado de sekvoj de la kolapso, diris, ke ankoraŭ 26 aliaj sud-afrikaj civitanoj estis vunditaj en la akcidento, kaj lunde ili jam revenis al la patrolando per aviadilo de la sud-afrika aerarmeo sub la zorgado de 19 medicinaj specialistoj, flegistoj kaj armeaj helpantoj.

Lunde en la Granda Halo de la Popolo ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun delegacio de industria kaj komerca rondoj de Hongkongo.

Xi Jinping diris dum la renkontiĝo, ke de post la reveno de Hongkongo al la patrolando en 1997, la politiko de "unu lando, du sistemoj" estas bone praktikata, kaj Hongkongo konservas sian prosperon kaj socian stabilecon.

Li akcentis, ke "unu lando, du sistemoj" estas la baza politiko, kaj antaŭenpuŝi la praktikon de la politiko estas la komuna deziro de ĉiuj ĉinoj, inkluzive de kongkonganoj.

Li esprimis la esperon, ke homoj el ĉiuj rondoj de Hongkongo kune klopodos por pli bela estonteco de la regiono kaj kontribuos al la modernigo kaj rejuniĝo de la ĉina nacio.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde sendis gratulan mesaĝon al la 58a ĝenerala konferenco de la Internacia Atom-Energia Agentejo en Vieno, esprimante la entuziasmon de Ĉinio por antaŭenigi kunlaboron kun la nuklea kontrolanto de UN.

Li diris, ke en la pasintaj 30 jaroj de post la aliĝo de Ĉinio al la Internacia Atom-Energia Agentejo, la du flankoj ĉiam subtenis striktan kunlaboron kaj akiris riĉajn fruktojn en la kampoj de nuklea energio, nuklea esploro kaj nuklea sekureco kaj faris gravan kontribuon por sekura kaj efika utiligo de nuklea energio kaj protekto de nukleaj armiloj kontraŭ disvastiĝo en la tuta mondo.

Li diris, ke la ĉina registaro strebas por akceli verdan, ciklan kaj malalt-karbonan disvolvadon kaj konstrui belan Ĉinion.

Marde en Pekino, Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, kaj Valentina Matviyenko, prezidanto de la Federacia Konsilio de Rusio faris interparoladon kaj kune prezidis la 8an kunvenon de la Komitato pri Kunlaboro inter la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio kaj la Federacia Konsilio de Rusio.

Zhang diris, ke laŭ la nivelo aŭ la enhavo la ĉina-rusa plenampleksa partnereco de strategia kunlaboro povas esti la ekzemplo de rilatoj inter grandaj landoj. Li diris, ke la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio volas klopodi kune kun la Federacia Konsilio de Rusio por efektivigi gravan interkonsenton de la du ŝtatestroj kaj pozitive kontribui por pli granda disvolviĝo de la dulandaj rilatoj. Li aldonis, ke la nova regularo de la Komitato por Kunlaboro, subskribita en ĉi-foja kunveno, estas grava paŝo de la du flankoj por efektivigo de la grava interkonsento pri profundigo de kunlaboro inter la du leĝdonaj organoj.

Matviyenko diris, ke la rusa-ĉinaj rilatoj estas sur la plej alta nivelo de la historio; la kampoj de kunlaboro senĉese pliiĝas, kaj la efiko grandiĝas plu; la Federacia Konsilio de Rusio volas preni subskribon de la regularo kiel oportunon por krei novan situacion de kunlaboro.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto