Vizitu Forumon

Novaĵoj (Septembro 24)

(GMT+08:00) 2014-09-24 17:10:47     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 24-a de septembro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina prezidanto alvokas civilizacian diversecon; malfermiĝis pintkonferenco de UN pri klimata ŝanĝiĝo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede diris, ke diversaj landoj devas protekti la civilizacian diversecon kaj akceli interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon, sed ne devas ekskluzivi nek anstataŭi unu alian, kaj nur tiel malsamaj civilizacioj povas esti vivplenaj.

Tiutage en Pekino okazis Internacia Konferenco Omaĝe al la 2565-a Naskiĝdatreveno de Konfuceo kaj la 5a Kongreso de Internacia Konfuceana Asocio. Xi Jinping faris paroladon en la inaŭgura ceremonio.

Marde en la Granda Halo de la Popolo en Pekino okazis akceptkunveno por la 65a datreveno de establo de la ĉina-rusaj diplomatiaj rilatoj kaj de fondiĝo de la Asocio de Ĉina-Rusa Amikeco. Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, kaj Valentina Matviyenko, prezidanto de la Federacia Konsilio de Rusio, faris paroladojn en la kunveno.

Zhang diris, ke profunde ŝanĝiĝas la internacia situacio, kaj la ĉina-rusaj rilatoj estas ĉe la nova deirpunkto de la historio kaj alfrontas gravan oportunon de disvolvado, tial la du landoj havas komunan respondecon disvolvi kaj firmigi plu la rilatojn. Li akcentis, ke la du landoj devas preni la 65an datrevenon kiel oportunon por antaŭenigi interŝanĝojn inter diversaj rondoj kaj solidigi la bazon de socio kaj popolopinioj de la rilatoj.

Matviyenko diris en sia parolado, ke profundigo de la plenampleksa partnereco de strategia kunlaboro inter la du landoj konformas al la fundamentaj interesoj de la du popoloj kaj havas gravan influon por la paca disvolvado de la mondo. Ŝi aldonis, ke popolaj interŝanĝoj estas efikaj kanaloj por firmigo de la duflankaj rilatoj.

William Stanton, eksa sendito de Usono al Tajvano, lastatempe esprimis sian opinion koncernan al disputo pri la Suda Ĉina Maro. Li diris, ke Tajvano devas rezigni sian pretendon pri naŭ-streka linio de la Suda Ĉina Maro. Responde al tio, Ma Xiaoguang, proparolanto de la Oficejo de Tajvanaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio, diris merkrede en gazetara konefrenco, ke la insuloj Nansha kaj apudaj akvoj estas imanenta teritorio de Ĉinio, kaj la samlandanoj de la du bordoj de la tajvana markolo havas la komunan respondecon defendi suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio kaj protekti la ĝeneralajn interesojn de la ĉina nacio.

La Komerca Departemento de Usono marde unuapaŝe difinis la procenton de subvencio sur la importo de 53-futaj sekaĵaj konteneroj el Ĉinio, asertante, ke ĝi trudos punan doganimposton al tiuj produktoj.

La departemento faris unuan decidon, ke ĉinaj produktantoj kaj eksportistoj de sekaĵaj konteneroj ricevis registaran subvencion je la kvanto de 7,13% ĝis 10,46%.

La Komerca Ministerio de Ĉinio kelkfoje diris, ke ĝi esperas, ke la usona registaro tenos sian promeson de opono kontraŭ komerca protektismo, kune protekos liberan, apertan kaj justan komercan medion kaj konvene traktos komercajn disputojn en pli racia maniero.

Raportisto marde informiĝis el la Ĉina Internacia Inform-Komunika Ekspozicio 2014 en Pekino, ke en la antaŭa duono de la kuranta jaro, la totala informa konsumo en Ĉinio kalkuliĝis al 1 340 miliardoj da juanoj, je 20% pli multe ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro. Informa konsumo jam fariĝis nova punkto kreskiganta la ĉinan ekonomion.

Marde matene laŭ la loka tempo en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, solene inaŭguriĝis la pintkonferenco de klimata ŝanĝiĝo.

Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, faris salutparolon. Li esperas, ke ĉiuj landoj agos kaj mobilizos politikajn volojn por atingi tutmondan interkonsenton en 2015.

Ban Ki-moon alvokis al la ĉeestantaj ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj adopti proprajn agadplanojn, publikigi konkretajn celojn de emisi-redukto kaj diligente labori.

Ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestis al la pintkonferenco kaj faris paroladon pri starpunkto kaj rimedoj de Ĉinio pri respondo al klimata ŝanĝiĝo.

Xie Zhenhua, vicestro de la ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono, marde diris, ke Ĉinio havas grandan esperon pri atingo de nova klimata interkonsento en 2015 kaj ludos pozitivan kaj konstruivan rolon por antaŭenigi plurflankan intertraktadon.

Xie diris en gazetara konferenco en la intertempo de la pintkonferenco, ke en la lastaj jaroj Ĉinio akiris rimarkindajn rezultojn en energiŝparo kaj emisi-redukto, kaj la karbona emisiado en 2013 reduktiĝis je 28,5% surbaze de tiu en 2005, kio signifas redukton de karbona dioksido je 2,5 miliardoj da tunoj.

Li diris, ke Ĉinio klopodos por atingi la celon, ke ĝis 2020 la karbona emisiado estos reduktita je 40% ĝis 45% surbaze de tiu en 2005.

Egipta oficiala novaĵ-agentejo marde raportis, ke en la dua duono de oktobro daŭros la nova raŭndo de nerekta intertraktado inter Palestino kaj Israelo pri batalhalto kun Egiptio kiel mediacianto.

Palestinaj kaj israelaj reprezentantoj marde faris nerektan intertraktadon sub prezidado de la informa servo de Egiptio.

Azzam al-Ahmad, estro de la delegacio de Palestina Nacia Liberiga Movado (Fatah), diris, ke la du flankoj unuanime konsentis tagordon de la intertraktado kaj decidis daŭrigi ĝin post fino de festoj de judoj kaj islamanoj en la venonta monato. La du flankoj intertraktos por pluvalidigi la batalhalton, fini la sep-jaran blokadon de Gazao fare de Israelo kaj rekonstrui Gazaon.

La Monda Komerca Organizo marde publikigis freŝajn donitaĵojn de la komerca kresko. Laŭ ĝia prognozo, en la kuranta jaro la tutmonda komerco kreskos je ĉirkaŭ 3,1%, malpli alte ol ĝia aprila prognozo de 4,7%.

La organizo diris, ke en la pasinta duonjaro la monda komerco malstabilis kaj ne estis tiel optimismiga kiel la atendita; la malrapida kresko de la ekonomio kaj la malforteco de importo estas kaŭzoj de la malaltigo de la anticipo.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto