Vizitu Forumon

Antikvaj eskimoj izolite vivis pli ol 4 mil jarojn

(GMT+08:00) 2014-09-25 09:41:21     Redaktoro:Selena

En la homa historio ne plu estas la nacio tiom izolita kiel tiu de antikvaj eskimoj. Laŭ la nove aperinta numero de la revuo Scienco antikvaj eskimoj perdintaj antaŭ 700 jaroj izolite vivis pli ol 4 mil jarojn en la arkta cirklo.

La artikolo publikigita de danuja Natura kaj Historia Muzeo kaj aliaj esploraj institutoj tekstas, ke historie antikvaj eskimoj, migrinte trans Beringo el Siberio al la nova setlejo, havis nenian ligitecon kun amerikaj indiĝenoj kaj antikvaj Inuitoj migrintaj laŭ la sama itinero en malsamaj tempoj. Dume antaŭ 700 jaroj antikvaj eskimoj perdiĝis samtempe kun la orienten migrado de prauloj de Inuitoj el Alasko.

Direktoro de esplorcentro pri la arkto kadre de la Natura kaj Historia Muzeo sub la usona Smith-Societo sinjoro William Fitzsiu diris, ke antikvaj eskimoj estis probable forpelitaj ĝis la rando de la arkta regiono, sed pereis tute senpretaj vivi tie aŭ pro ia nekonata kaŭzo.

La esplora grupo kolektis la DNA el la specimenoj de skeletoj, dentoj kaj hararoj de antikvaj homoj en la arkta cirklo, kaj interpretis la genaron de du Inuitoj sur insulo Grenlando, du Nivhoj en Siberio,praloĝanto sur la insularo Aleutoj de norda Pacifiko kaj du amerikaj indianoj en Athabasca de Kanado. Post la kompara analizado pri la herediĝaj karakteroj de tiuj etnoj esploristoj eltrovis, ke antikvaj eskimoj havis nenian ligitecon kun amerikaj indiĝenoj kaj Inuitoj.

Laŭ konigo la antikva eskima etno konsistis el sakkeroj kaj dorsetoj. La du antikvaj homgrupoj tiam vivis en vilaĝoj kun po 20-30 loĝantoj en kelkaj domoj. Estas malfacile ekzakte koni la nombrojn de antikvaj eskimoj.

Laŭ alia analizo, la mitokondria DNA de antikvaj eskimoj estas homogena. Pro tio, ke la mitokondria DNA herediĝas nur per la patrino, esploristoj sugestas, ke tre malmultaj estis virinoj inter antikvaj eskimoj, probable ordinaris la enkruciĝo---la nasko de gepatroj kiuj estas proksime ligitaj genetike.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto