Vizitu Forumon

La monto Emei

(GMT+08:00) 2014-09-25 09:42:03     Redaktoro:Li Lu


"Beleco sub la ĉielo", tiel la monton Emei prezentis ĉinaj kleruloj ekde antikva tempo. "La regno Shu abundas je femontoj, sed neniu egalas la monton Emei," skribis la granda Tang-dinastio poeto Li Bai.

La monto Emei estas unu el la kvas montoj en Ĉinio rigardataj de budhanoj kiel sanktaj. Ĝi situas en la provinco Sichuan, ĉirkaŭ 155 kilometrojn sudokcidente de Chengdu, la provinca ĉefurbo.

La monto estas tapiŝita per azaleoj, antikvaj ginkoj, kolombo-arboj kaj cedroj, kiuj estas specioj altvaloraj por botanika esplorado. Ĉie kreskas medicinaj herboj, dum Emei ankaŭ estas fama nomo inter ĉinaj teoj.

La riĉaj arbaroj estas ankaŭ la hejmo de diversaj raraj bestoj kaj birdoj. Loĝas ĉi tie la seroo, kiu estas specio de kapro-antilopo, la malgranda pando kaj la arĝenta fazano. Simioj abundas. Ĝi estas azilo por papilioj, kiuj serĉas la profundajn ombrojn. Identigon de 280 specioj oni jam faris, inkluzive de la ekzota mulkolora fenikso-papilio kaj la velka-folia papilio, kiu tute similas al seka, ovala folio. Troviĝas tie ranoj, kiuj grimpas sur arbojn kaj orkoloraj specioj, kies kvako estas vere orelplaĉa.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto