Vizitu Forumon

Novaĵoj (Septembro 25)

(GMT+08:00) 2014-09-25 18:22:27     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 25-a de septembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio alvokas komunan respondon al terorismaj minacoj; Ĉinio firme oponas intervenon de EU en juĝan sendependecon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi emfazis merkrede en la kontraŭterorisma pintkunveno de UN, ke vizaĝe al terorismaj minacoj ĉiuj landoj devas solidariĝi, kaj komuna respondo estas la sola elekto de la internacia komunumo.

Wang akcentis, ke Ĉinio firme oponas terorismon de ĉiaj formoj kaj partoprenos plu en internacia kunlaboro de la batalo kontraŭ terorismo. Li diris, ke Ĉinio apogas okazigon de la kontraŭterorisma pintkunveno de la Sekureca Konsilio de UN kaj subtenas la nove adoptitan rezolucion de la Sekureca Konsilio. Li opiniis, ke la rezolucio spegulas la komunan volon de la internacia komunumo kaj devas esti komplete, efektive kaj ekvilibre plenumata. Li aldonis, ke antaŭ justeco kaj unueco terorismo ne povas kaŝiĝi kaj certe estos disvenkita.

Franca prezidento Francois Hollande merkrede kondamnis mortigon de franca ostaĝo fare de militemuloj en Alĝerio. Li emfazis, ke tio firmigis la volon bati la ekstremisman grupon Islama Ŝtato de Irako kaj Levant. Samtage ankaŭ la Sekureca Konsilio de UN kondamnis la mortigon.

Laŭ raporto de franca amaskomunikilo, tiutage Hollande, ĉeestante la sesion de la Ĝenerala Asembleo de UN en Nov-Jorko, diris, ke la franca ostaĝo Herve Gourdel estis kruele mortigita. Li aldonis, ke la aeratako de Francio al Islama Ŝtato de Irako kaj Levant en Irako daŭros sufuĉe longe, kaj la batalo kontraŭ terorismo estas senlandlima.

Tiutage la Sekureca Konsilio de UN publikigis gazetaran deklaron, kondamnante la mortigon de la franca ostaĝo, kaj reasertante, ke tiaj grupoj nepre devas esti venkitaj.

Usona prezidento Barack Obama merkrede alvokis al diversaj landoj aliĝi al la vasta alianco sub la gvidado de Usono por kune batali kontraŭ la ekstremisma organizo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant. La Ŝtata Departemento publikigis deklaron en tiu tago, asertante, ke Usono difinis 10 membrojn de la ekstremisma organizo kiel internaciajn teroristojn kaj frostigos iliajn aktivojn sub ĝia jurisdikcio. Rusio reasertis, ke la usona aeratako kontraŭ objektivoj de teroristoj en Sirio estas kontraŭleĝa.

Prelegante en la Ĝenerala Asembleo de UN, Barack Obama diris, ke Islama Ŝtato de Irako kaj Levant faris grandan kvanton da terorismaj krimoj en Irako kaj Sirio. Ili mortigis senkulpajn popolanojn kaj persekutis religiajn minoritatojn. Li diris, ke pli ol 40 landoj esprimis la volon bati la ekstremisman grupon kune kun Usono. Li alvokis, ke pli da landoj aliĝu al la alianco.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj reasertis en la sama tago, ke la usona aeratako kontraŭ objektivoj de teroristoj en Sirio estas kontraŭleĝa. Rusio alvokis al ĉiuj respondecaj membroj de la internacia komunumo ellabori komunan strategion kontraŭ terorismo.

Proparolanto de la ĉina misio al Eŭropa Unio merkrede diris responde al deklaro publikigita de Servo de EU por Ekstera Agado pri kazo de ujguro Ilham Tohti, ke la ĉina registaro estas forte malkontenta pri la deklaro de EU kaj firme oponas intervenon de EU en juĝajn suverenecon kaj sendependecon de Ĉinio.

Marde proparolanto de la Servo de EU por Ekstera Agado publikigis deklaron pri Ilham Tohti, kiu estis kondamnita al dumviva mallibereco pro separatismo, opiniante, ke li estas respektinda klerulo. La deklaro kondamnas la verdikton kaj alvokas tujan kaj senkondiĉan liberigon de li. Proparolanto de la ĉina misio al EU diris, ke fakte la tiel nomata respektinda klerulo estas krimulo, kiu agitis amasojn al perforto.

La 18a Internacia Konferenco de Bankaj Kontrolistoj Okazis de lundo ĝis ĵaŭdo en la ĉina urbo Tianjin. Ĉina vicĉefministro Ma Kai faris paroladon en la konferenco.

En la nomo de la ĉina registaro Ma Kai esprimis gratulon al la konferenco. Li diris, ke gardo kontraŭ riskoj estas la ĉiama temo de la financa sektoro kaj ankaŭ la devo de ĉiuj superrigardaj organoj.

Li akcentis, ke bankismo estas la ĉefparto de la financa sektoro de Ĉinio kaj rilatas al la ĝenerala stabileco de ekonomio kaj financo. Li diris, ke Ĉinio starigis la superrigardan sistemon de bankismo konforman al la naciaj kondiĉoj kaj la internaciaj regularoj, kaj ĝi senĉese kompletigas ĉi-rilatajn leĝojn kaj regularojn, plibonigas manieron kaj rimedojn de la superrigardo.

Merkrede vespere en la stabejo de UN, ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon, samoa ĉefministro Tuilaepa Lupesoliai kaj la taĝika registaro estis honoritaj per la Premio de Sud-Suda Kunlaboro pro iliaj klopodoj en respondo al klimata ŝanĝiĝo kaj akcelo de daŭripova disvolvado.

Ceremonio de la premio okazis lunde, en kiu inaŭguriĝis ĝenerala debato kadre de la 69a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN.

Ban gajnis la premion pro sia kontribuo por la internacia respondo al klimata ŝanĝiĝo kaj por la sud-suda kunlaboro. Ban diris en videaĵo, ke kunlaboro inter la evoluantaj landoj, inter la evoluantaj kaj la evoluintaj landoj kaj inter la evoluantaj landoj kaj internaciaj organizoj povas ludi tre gravan rolon por antaŭenpuŝi la tutmondan respondon al klimata ŝanĝiĝo kaj akceli daŭripovan disvolvadon de la mondo.

Samoa ĉefministro Tuilaepa estis premita pro sia longperioda klopodo por redukto kaj mildigo de influo de klimata ŝanĝiĝo al malgranda insullando. Li diris en la ceremio, ke aljuĝo de la premio al li reflektas la rekonon de la internacia komunumo pri la pozitiva respondo de malgranda insullando al klimata ŝanĝiĝo.

La taĝika registaro ricevis la premion pro la ekspluato de akvaj resursoj kaj la klopodo por daŭripova disvolvado.

Brita ĉefministro David Cameron renkontiĝis kun irana prezidento Hassan Rouhani merkrede en la stabejo de UN en Nov-Jorko. Tio estis la unua renkontiĝo de la dulandaj gvidantoj de post la Irana Islama Revolucio en 1979.

La renkontiĝo okazis en la oficejo de la brita delegacio en la stabejo de UN. Cameron kaj Rouhani ambaŭ montris rideton antaŭ kameraoj.

Iuj opiniis, ke la okcidentaj landoj esperas, ke Irano subtenos la batalon kontraŭ terorismaj grupoj en Irako kaj Sirio. Ĉar posttagmeze de tiu tago okazis altnivela kunveno de la Sekureca Konsilio pri eksterlanda batalo kontraŭ terorismo.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto