|
|
||
La gubernio Urumĉio, kiu troviĝas en sudo de la ĉefurbo Urumĉio de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, estas nomata de loka loĝantaro kiel "Nanshan". Krom belajn pejzaĝejojn, Nanshan ankaŭ havas kamparajn plezurlokojn kun apartaj naciaj trajtoj. Tiuj naciminoritataj loĝantoj per specialaj bongustaj manĝaĵoj varme regalas ĉinajn kaj fremdlandajn turistojn.
Nurmuhan Liyaz de kazaĥo-nacieco estas unu el gastigantoj de kamparaj plezurlokoj en la vilaĝo Damiao de Nanshan.
Nurmuhan Liyaz diris: "Se gastoj estos multaj, cent homoj povos manĝi kaj kvindek homoj loĝi. Sur la monto estas tri jurtoj. Se ni ne havos sufiĉan laborforton, ni serĉos ĝin ekstere. kompare kun la antaŭa jurto, tiu jurto estas pli granda kaj pli oportuna kun akvo kaj elektro."
Nurmuhan Liyaz rememoris, ke antaŭ kelkaj jaroj en lia hejmloko, multaj kamparanoj loĝis en malalta kaj malnova domo el adoboj, li ne havis sufiĉan monon kaj la vivo de lia tuta familio dependis de lia enspezo. Ĝis la jaro 2007, oni grandskale faris la transformadon de la malnova urbo kaj konstruis racie aranĝitajn loĝejojn.
Fakte la rebonigo de la vilaĝo Damiao estas nur parto de la projekto "Loĝigo de loĝantoj" por la gubernio Urumĉio.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |