Vizitu Forumon

Novaĵoj (Septembro 26)

(GMT+08:00) 2014-09-26 17:46:40     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26-a de septembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke UN urĝas ĉiujn landojn kune respondi al Ebola; Usono kaj Francio fortigas antaŭgardon kontraŭ terorisma atako. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko landoj trafitaj de Ebola, UN kaj internaciaj organizoj okazigis altnivelan konferencon pri respondo al la epidemio.

Gvinea prezidento Alpha Conde diris en la konferenco, ke same kiel Liberio kaj Sieraleono, Gvineo ĵus sin liberigis de la interna krizo kaj devas unuanime solvi la problemojn alportitajn de la epidemio Ebola. Li bonvenigis rezoluciojn de la Sekureca Konislio de UN kaj la Ĝenerala Asembleo de UN, kaj alvokis al la internacia komunumo helpi fortigon de kapablo de kuracistoj, liveri financan helpon kaj malfermi havenojn.

Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, diris, ke senĉese disvastiĝis la epidemio Ebola, ĉiutage mortas pli ol 200 homoj, kaj du trionoj de ili estas virinoj. La tuta sistemo de UN, inkluzive de la Monda Organizo pri Sano kaj la Monda Banko, jam estis mobilizita. La Misio de UN por Urĝa Respondo al Ebola estis aranĝita en Ganao kaj aliaj tri landoj plej serioze influataj de la epidemio, kaj la kerna tasko de la misio estas malhelpi disvastiĝon de la epidemio en tiu ĉi regiono.

Ĵaŭde en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko iraka ĉefministro Haider al-Abad diris, ke la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant komplotas atakojn al metrooj en Usono kaj Francio.

Al-Abad diris, ke li ricevis precizajn informojn el Irako, ke armitaj elementoj de IŜIL planas ataki metroojn en Usono kaj Francio. Li diris, ke tiuj elementoj venas de Usono kaj Francio, kaj la informa servo de Usono jam ricevis averton. Li pluapaŝe malkaŝis, ke la informojn liveris arestita membro de IŜIL.

Nelonge post la averto de al-Abad, respondeculo de la nov-jorka polico pri batalo kontraŭ terorismo, tuj komencis enketon pri tio. Urbestro de Nov-Jorko Bill de Blasio deklaris pere de sia proparolanto, ke Nov-Jorko ĉiam gravigas avertojn pri terorisma atako. La urbestra oficejo kaj koncernaj departementoj atenteme zorgas pri la afero.

Samtage franca prezidentejo publikigis komunikon, dirante, ke franca prezidento Francois Hollande ĵaŭde okazigis nacidefendan kunvenon kaj decidis fortigi antaŭgardajn rimedojn kontraŭ terorista atako en publikaj lokoj.

UN ĵaŭde anoncis, ke Traktato de Armila Komerco, kiu jam estis ratifita de 50 landoj, la necesa nombro, oficiale validiĝos post 90 tagoj.

Tiutage en la stabejo de UN okazis altnivela aktivaĵo de la traktato. Argentino, Bahamio, Ĉeĥio, Portugalio, Sankta-Lucio, Senegalio kaj Urugvajo prezentis al sekretariejo de UN dokumentojn pri ratifo de la Traktato de Armila Komerco, kaj tiuvespere ankaŭ Bosnio-Hercegovino prezentis ĉi-rilatan dokumenton. Tial la traktato jam estis ratifita de 53 landoj.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vendrede diris, ke Ĉinio havas "firman kaj neŝanceleblan starpunkton" por ŝtata reunuigo. Tiutage en la Granda Halo de la Popolo, Xi diris al la vizitanta tajvana delegacio konsistanta el grupoj subtenantaj al la reunuigo, ke paca disvolvado de la du bordoj de la markolo neŝanĝiĝos malgraŭ novaj problemoj alfrontataj de la ĉeftero kaj Tajvano.

Ĵaŭde en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun kamboĝa reĝo Norodom Sihamoni kaj lia patrino, eksa reĝino Norodom Monineath Sihanouk.

Xi diris, ke la reĝa familio de Kamboĝo faris historian kontribuon al la duflankaj rilatoj. La ĉina-kamboĝa amikeco starigita kaj kulturita de la forpasinta kamboĝa reĝo Norodom Sihanouk kaj kelkaj generacioj de ĉinaj gvidantoj estas la ĉiama simbolo de la duflankaj rilatoj.

Sihamoni kaj Monineath estas malnovaj kaj bonaj amikoj de la ĉina popolo. Xi diris, "Ni tre alte taksas la amikecon kun la reĝa familio de Kamboĝo, kaj aldonis, ke li tre ĝojas, ke Sihamoni kaj Monineath estas sanaj kaj energiaj."

Xi diris, ke Ĉinio donas grandan gravecon al la rilatoj kun Kamboĝo, kaj firme sekvos amikan politikon al Kamboĝo, subtenos al Kamboĝo preni la disvolvan vojon elektitan de si mem, kaj ĉiam apogos konstruadon de Kamboĝo.

Sihamoni kaj Monineath diris, ke ili havas aparte profundan korinklinon al Ĉinio kaj tre ĝojas vidi disvolviĝon de la duflankaj rilatoj. Ili akcentis, ke la reĝa familio de Kamboĝo sekvos plu la itineron de amikeco kun Ĉinio, malfermitan de la forpasinta reĝo Norodom Sihanouk, kaj klopodos plu por disvolvado de la rilatoj.

Hua Chunying, proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, ĵaŭde diris, ke la ĉina registaro donas grandan gravecon al la rilatoj de amikeco kaj kunlaboro kun Estonio, kaj la du landoj unuanime konsentis akceli longperiodan sanan kaj stabilan disvolvadon de la duflankaj rilatoj surbaze de la principo de reciproka fido kaj egala traktado.

Sed la rilatoj inter la du landoj renkontis malfacilojn, post kiam kelkaj altranguloj de Estonio renkontiĝis kun Dalaj-lamao en aŭgusto de 2011. Ĵaŭde ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Wang Chao renkontiĝis kun ambasadoro de Estonio al Ĉinio. Iu raportisto petis la proparolanton konigi ĉi-rilatajn informojn.

Hua diris, ke tiutage ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Wang Chao renkontiĝis kun estona ambasadoro. La estona flanko diris, ke ili bedaŭris la malfacilojn de la duflankaj rilatoj; tamen Estonio alte atentas la rilatojn de amikeco kaj kunlaboro kun Ĉinio, sekvas la politikon de unu Ĉinio kaj agnoskas, ke Tibeto estas la integra parto de la ĉina teritorio.

Proparolanto de la Internacia Mona Fondaĵo Gerry Rice ĵaŭde diris, ke malrapidiĝo de la ĉina ekonomio estas necesa reguligo kaj ankaŭ inda kosto, per kiu Ĉinio realigas kontinuigeblan disvolvon kaj marŝas al lando kun alta pokapa enspezo. La ĉina ekonomio ankoraŭ forte kreskas malgraŭ la malrapidiĝo.

La Internacia Mona Fondaĵo opinias, ke la ĉina instanco povas akcepti moderan malrapidiĝon de la ekonomia kresko, ĉar tio estas necesa por solvi fragilajn problemojn kaj fari restrukturadon dum disvolviĝo.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto