Vizitu Forumon

Zambia registaro neis raportojn pri morto de prezidento

(GMT+08:00) 2014-09-27 18:01:33     Redaktoro:Yu Rongkang

Zambia vicprezidanto Guy Scott vendrede neis la raportojn, ke prezidento Michael Sata mortis dum ĉeesto al la Ĝenerala Asembleo de UN en Usono

La usona ĵurnalo The Newsweek raportis, ke la 77-jara Sata mortis nelonge post prizorgo de kuracistoj el la Ŝtata Departemento en la loĝata hotelo.

Sed zambia vicprezidanto neis la raportojn, dirante, ke la sano de Sata estis tute normala.

"Ĉi matene iuj eksterlandaj amaskomunikiloj telefonis al mi la samon kaj provis konstati la efektivan situacion. La raportoj estas malveraj, kaj post pluaj esploroj ni konstatis, ke li eĉ ne ricevis urĝan medicinan servon," li diris demandon en sesio de parlamento.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto