Vizitu Forumon

Ebola mortigis pli ol 3 000 homojn

(GMT+08:00) 2014-09-28 09:38:55     Redaktoro:Yu Rongkang

Freŝa raporto de la Monda Organizo pri Sano diris, ke la epidemio Ebola, kiu disvastiĝas plu en Okcidenta Afriko, rezultigis morton de 3 019 homoj, kaj 6 574 estis infektitaj suspektate aŭ konfirmite. Liberio, la plej severe trafita lando, raportis entute 1 830 mortajn kazojn.

La Monda organizo pri Sano avertis, ke la epidemio disvastiĝas plu. Ĝi rimarkigis, ke la libia regiono ĉe la landlimo kun Eburbordo lastatempe raportis ses konfirmitajn kazojn de Ebola, kaj antaŭ tio estis neniu raporto pri la epidemio en tiu regiono.

Libia vicministro pri sano, kiu respondecis pri aferoj de la malsano Ebola, estis izolita sabate, ĉar ŝi estis suspektata pri infektiĝo, kaj ŝia asistanto mortis pro Ebola. Ŝi diris, ke ŝi prezentis neniun simptomon de Ebola, tamen ŝi devas esti izolita por 21 tagoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto