Vizitu Forumon

Ĉinio volas vidi pacan kaj harmonian Ukrainion

(GMT+08:00) 2014-09-28 09:52:35     Redaktoro:Yu Rongkang
Ĉina reprezentanto sabate diris, ke la interna malordo de Ukrainio estas maltrankviliga, Ĉinio bonvenigas kaj subtenas la minskan interkonsenton pri batalhalto kaj urĝas ĉiujn partiojn de Ukrainio ĝin efektive plenumi kaj serĉi politikan solvon plenampleksan, longedaŭran kaj ekvilibran per dialogo.

Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, tiutage faris paroladon en ĝenerala debato kadre de la 69a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN. Li diris, ke Ĉinio volas vidi Ukrainion kun diversaj etnaj grupoj en akordo. Li akcentis, ke Ĉinio opinias, ke UN devas ludi sian rolon por konvene solvi la ukrainan krizon kaj subteni konstruemajn klopodojn de la internacia komunumo por mildigo de la humaneca situacio en orienta Ukrainio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto