Vizitu Forumon

Rusio alvokas kunlaboron inter kontraŭterorisma alianco kaj Sirio

(GMT+08:00) 2014-09-28 10:19:05     Redaktoro:Yu Rongkang

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov sabate diris dum ĝenerala debato kadre de la 69a sesio de la Ĝenerala Asemleo de UN, ke la alianco sub la gvidado de Usono, kiu plenumas la aeratakon kontraŭ Islama Ŝtato de Irako kaj Levant, devas kunlabori kun la siria registaro por kune bati teroristojn en tiu lando.

Lavrov diris, ke la siria registaro esprimis sian volon, tial la operaco kontraŭ teroristoj en Sirio devas esti efektivigata kunlabore kun la siria registaro kaj konforma al principoj de la internacia juro.

Li kritikis Usonon, ke ĝi ignoris demokratian principon de sendependa lando sub la protekto de la Ĉarto de UN kaj intencis distingi bonon de malbono anstataŭ alia lando. Li asertis, ke militaj agoj en la pasintaj jaroj kaŭzis seriozajn sekvojn, tamen operaco ankoraŭ estas la rutino de Usono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto