Vizitu Forumon

Pakistana kortumo ordonis registri kazon de murdo kontraŭ ĉefministro

(GMT+08:00) 2014-09-28 15:05:33     Redaktoro:Yu Rongkang

Pakistana kortumo sabate ordonis registri kazojn kontraŭ ĉefministro Nawaz Sharif, kelkaj ministroj kaj superaj policoficiroj pri mortigo de tri politikaj aktivuloj dum konflikto en Islamabado.

La konflikto okazis inter manifestaciantoj kaj kontraŭtumultaj policanoj, kiam la protestantoj provis marŝi al la ĉefministrejo en la 30a de aŭgusto. Almenaŭ tri manifestaciantoj estis mortigitaj kaj 500 homoj, inkluzive de dekoj da policistoj, estis vunditaj en la konflikto. La polico pafis kaŭĉukajn kuglojn por malhelpi la protestantojn sturmi parlamenton kaj ĉefministrejon.

La pakistana partio Tehrik-e-Insaf iris al loka kortumo en Islamabado por registri la kazojn kontraŭ la ĉefministro kaj dek aliaj personoj, inkluzive de ministroj kaj islamabada policestro.

La polico jam registris kazojn de murdo kontraŭ la ĉefministro kaj ministroj je aparta peto el alia opozicio, la pakistana partio Awami Tehrik.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto