Vizitu Forumon

140 homoj mortis pro konfliktoj en Irako

(GMT+08:00) 2014-09-29 10:35:06     Redaktoro:Selena

La iraka armeo dimanĉe diris, ke pli ol 140 armitaj ribeluloj kaj soldatoj de sekuriga trupo mortis pro konfliktoj inter la iraka armeo kaj Islama Ŝtato de Irako kaj Levant en tiu tago.

Laŭ informo de armea persono el la iraka okcidenta provinco Anbar, matene de tiu tago la iraka sekuriga trupo batalis kun IŜIL kaj repuŝis ilian atakon al la gubernio Fallujah, 40 kilometrojn okcidente de Bagdado sub helpado de aerarmeo kaj lokaj tribaj armitaj fortoj. 16 armitaj ribeluloj estis pafmortigitaj kaj samtempe 6 soldatoj de la sekuriga trupo oferis sian vivon. La persono ankaŭ diris, ke en tiu tago usonaj kaj francaj ĉasaviadiloj faris aeratakon al objektivoj de la ekstremisma organizo en la gubernio Garma kaj pafmortigis 11 armitajn elementojn de IŜIL.

En tiu tago la iraka sekuriga trupo kaj lokaj tribaj armitaj fortoj faris atakon kontraŭ objektivoj de ekstremisma organizo, 110 kilometrojn okcidente de Bagdado kaj reprenis 4 vilaĝojn kaj 2 municiejojn.

Usona prezidento Barak Obama konfesis en televida programero prezentita en vespero de dimanĉo, ke usona informa servo subtaksis leviĝon de la ekstremisma organizo IŜIL kaj samtempe trotaksis batalforton de la iraka armeo. Pro la subtakso la mezorienta regiono fariĝis startpunkto de IŜIL. Li emfazis, ke konfliktoj de Irako kaj Sirio devas esti solvataj per politika vojo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto