Vizitu Forumon

Poŝtelefono Apple iPhone6 komencis vendiĝi en Aŭstralio

(GMT+08:00) 2014-09-29 11:41:11     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 18a de septembro, poŝtelefono Apple iPhone6 tiutage komencis vendiĝi en Aŭstralio. Fanoj de Apple, el ĉiuj anguloj de Aŭstralio, eĉ el ĉiuj mondpartoj, por aĉeti tian poŝtelefonon, vicas laŭlonge de kelkaj stratoj. La sceno estas impona.

Je la 8a horo kaj unu minuto, kiam la sidneja ĉefvendejo de Apple estis malfermita, la nombro de fanoj de Apple, ekstere starantaj, jam superis 1 200 homojn. David Rahmimi el Kalifornio, Usono, la unua eniris en la vendejon. Li tenas poŝtelefonon iPhone6 en unu mano, kaj iPhone6 Plus en la alia mano. Rahmimi ĵus atingis Sidnejon peraviadile el Usono. Li eble estas la unua homo posedanta poŝtelefonon iPhone6 en la mondo. Li diris: "Mi estas emociata. Apple finfine havas poŝtelefonon kun supergranda ekrano."

Pro diferencaj horzonoj Aŭstralio fariĝis lando, kiu la unua vendis poŝtelefonon Apple iPhone6. Multaj fervoraj fanoj de Apple tradormis nokte sub la ĉielo, ekster la ĉefvendejo. La vico etendiĝis fore de kelkaj stratoj. Antaŭ kiam la ĉefvendejo malfermiĝis, la vico jam longis pli ol 800 metrojn. Unu vicanto asertis, ke li atendas jam 22 horojn, kvazaŭ atendante iun feston.

Krom en Sidnejo, ankaŭ en Melburno, Brisbano, Adelajdo kaj aliaj urboj troviĝas ekskluzivaj vendejoj de Apple, antaŭ kiuj same atendas longa vico da fanoj de Apple.

La kompanio Apple informis, ke en la unua tago la nombro de menditaj poŝtelefonoj iPhone6 jam atingis 4 milionojn, pli multe ol tiu de iPhone5, antaŭ du jaroj, je pli ol 2 milionoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto