Vizitu Forumon

Landlimo inter Birmo kaj Tajlando portempe estas fermita

(GMT+08:00) 2014-09-29 16:01:14     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la tajlanda ĵurnalo Bangkok Post, dogana oficisto de la gubernio Mae Sot de la provinco Tak, Tajlando, diris, ke pro tio, ke refoje okazis milita konflikto inter la birma registara armeo kaj ribelantaj elementoj, la birmaj aŭtoritatoj postulis al sia loka doganejo fermi landliman kontrolstacion, kaj per tio la ponto Amikeco inter la du landoj estis en la 27a de septembro fermita.

Laŭ la raporto, la loko, kie okazas konflikto, troviĝas nur je kvin kilometroj de la landlimo inter Tajlando kaj Birmo. Kvankam la limstacio jam estis fermita, taman la tajlandaj kaj birmaj aŭtoritatoj helpas komercistojn transpreni siajn varojn restantajn ĉe la doganejo, kaj ankaŭ permesas, ke dulandaj civitanoj jam irintaj trans la landlimon revenu al sia hejmloko. La tajlanda registaro postulas, ke civitanoj laŭeble ne iru al la konflikta regiono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto