Vizitu Forumon

Unujariĝis la ŝanhaja liberkomerca zono

(GMT+08:00) 2014-09-29 16:07:06     Redaktoro:Xiong Linping

En la interno de Ĉinio la unua liberkomerca zono en vera senco, la ŝanhaja liberkomerca zono ĝis hodiaŭ, nome la 29an de septembro, jam funkcias unu jaron. Dum la unu jaro la ĉina registaro portempe reguligis 27 specialajn enirajn rimedojn, kaj per tio kelkaj industrioj, kiel de salo, aviada transportado kaj fervoja trafikado, kiuj antaŭe estis malpermesitaj por fremdlandaj komercistoj kaj industriistoj, jam estas malfermitaj al tiuj homoj. la senĉesa ampleksiĝo kaj malfermiĝo de la ŝanhaja liberkomerca zono donas pozitivan signalon.

Ĉefkontrolistino de la kompanio Mopar pri aŭtaj partoj kaj postvenda servo diris al raportisto, ke danke al tiuj malfermitaj rimedoj la operacioj de la kompanio nun disvolviĝas.

La areo de la ŝanhaja liberkomerca zono kovras 28,78 kvadratajn kilometrojn. Kiel nova eksperimenta kampo de la ĉina ekonomio, la zono havas gravan taskon, serĉesplori novan vojon kaj novan modelon de la ĉina malfermo al ekstero. En la unu jaro la zono akiris gravajn fruktojn en multaj flankoj.

Ĝis la 15a de septembro, jam 283 programoj sin instalis en la ŝanhaja liberkomerca zono, kaj 12 266 entreprenoj sin lokis en ĝi. Kaj samtempe, ankaŭ fremdlandaj komercistoj estis fervoraj pri la zono, kaj pro tio 1 677 entreprenoj investitaj de ekstero venis al la zono. La nombro de novaj entreprenoj investitaj de ekstero kreskis dekoble pli ol tiu antaŭ unu jaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto