Vizitu Forumon

Intertraktado de la irana nuklea problemo por plenampleksa interkonsento

(GMT+08:00) 2014-09-29 19:51:14     Redaktoro:Xiong Linping

En la regula gazetara konferenco Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, vendrede diris, ke nuntempe la intertraktado pri la irana nuklea problemo venis en lastan ŝlosilan etapon, kaj Ĉinio esperas, ke ĉiuj partioj intensigu sian urĝecon, irante en la sama direkto, por ke pli frue alvenu planampleksa interkonsento karakterizita per justo kaj ekvilibro, komunaj interesoj kaj kunaj gajnoj.

De la 18a ĝis la 26a de septembro la ses landoj (Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio) pri la irana nuklea problemo kaj Eŭropa Unio unuflanke, kaj Irano aliflanke, kunvenis en Nov-Jorko por la sepa intertraktado de la irana nuklea problemo por plenampleksa interkonsento. Hua Chunying malkaŝis, ke en tiu ĉi intertraktado la ses landoj kaj Irano, pri ĉiuj ĉefaj kaj esencaj problemoj rialte al kompleta interkonsento, faris profundan diskuton; kvankam la intertraktado ne akiris esencan progreson, tamen ĉiuj partioj elmontris sian bonan politikan deziron, tio estas, pli frue atingi plenampleksan interkonsenton.

Kiel oni informis, ke la intertraktado de la irana nuklea problemo pri plenampleksa interkonsento en januaro 2014 oficiale estis komencita. Post la sepa intertraktado la koncernaj partioj konsentis kiom eble plej rapide okazigi la venontan intertraktadon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto